Lingvo:

Estraro de PEA

Robert Kamiński

Agnieszka Mozer

Zofia Śmistek

Alina Mozer

Gizela Matray

Kamil Getka

Menuo

Subtenas nin

Nia fejsbuka paĝo

Facebook Pagelike Widget

Kontakto

Ĉefa Estraro de PEA

str. Gen. W. Andersa 37

apartamento 59a

00-159 Warszawa

tel.: +48 720 912 520

pea@esperanto.pl

www.esperanto.pl

Vikipedio

facebook

Arkivoj

(Polski) Organizujesz wydarzenie esperanckie? Prześlij nam informację o nim

kongreso

Germana-pola-fervojista kongreso okazos inter 2021-05-21 – 2021-05-24 en virtuala formo

Ĉeesta kongreso ne eblos.

Komence de aprilo evidentiĝas ke la ekzistantaj limigoj pro la kronvirusa pandemio en Germanio kaj Pollando (kaj aliloke en Eŭropo) almenaŭ dum la venontaj semajnoj ne malaperos, sed eble fariĝos pli striktaj. Kun granda bedaŭro GEA, PEA kaj IFEF tial decidis rezigni pri la planita ĉeesta kongreso en la limurboj Frankfurt (Oder) kaj Slubice. Prokrasti ĝin duan fojon pro pluraj kaŭzoj ne eblas. Sekvante la ekzemplon de aliaj Esperanto-eventoj ni do anstataŭos la ĉeestan kongreson per virtuala.

La organizantoj jam kontaktis plurajn el la kontribuantoj kaj esperas oferti samkvalitan programon – eĉ se mankos la loka etoso, la neformala kunestado, la ekskursoj kaj la jarĉefkunvenoj. Ankaŭ la virtuala kongreso komenciĝos vendredon (21.05.) vespere kaj daŭros ĝis lundo (24.05.) tagmeze. La temo “najbaroj” restos valida. La fervojistoj ne bezonos rezigni pri la fakprelegoj, kiujn cetere ĉiuj kongresanoj povos sekvi. Teknike ni uzos la Zoom-konton de GEA. Ĝi ebligos ankaŭ paralelajn programerojn. Pri la estiĝanta programo ni informos vin dum la venontaj semajnoj. Aliĝintoj (sed nur ili !) ricevos la alirkodon kaj ĉiujn necesajn detalojn ĝustatempe antaŭ la kongreso.

Senpaga, sed ne senkosta

Ĉar ĉeesta kongreso ne okazos, la organizantaj asocioj kiel promesite reĝiros la antaŭpagojn jam ricevitajn. Vi rericevos la monon de tiu asocio, al kiu vi pagis. Reta partopreno estos senpaga. Ĉiujn ĝisnunajn aliĝintojn ni konsideras aliĝintojn al la virtuala kongreso. Evidente ankaŭ nun eblas pliaj aliĝoj. Ni daŭrigos informadon pri la kongreso dum la venontaj semajnoj – kaj eble je la fino havos pli da partoprenantoj ol ni origine atendis. Kiel por ĉeesta kongreso ni pretigos kongresan broŝuron (realan kaj virtualan) kun resumoj de la kontribuoj.

La Fonduso por German-Pola Kunlaboro konfirmis ke ĝi subvencios ankaŭ virtualan eventon kaj pretas transpreni maksimume 80% de la kostoj. Tio estas bona novaĵo kaj ebligos eĉ pagi honorariojn, sed signifas ke la restantaj 20% (ĉirkaŭ 1000 eŭroj) devos esti financataj alimaniere.
Donacoj al la kongresa kaso do estas eĉ pli bonvenaj ol kutime – fakte la sola ebleco eviti deficiton por la tri asocioj. Bonvolu indiki al ni, se vi pretas parte rezigni pri repago de la kotizo, aŭ ĝiru donacon al la konata konto. Ni promesas ke ĉiuj donacoj eniros la kongresan kason.

Konto de Pola Esperanto-Asocio por kongreso – pagoj en eŭro :
PL 70 1140 2004 0000 3712 0121 6787,
BIC/SWIFT mBank: BREXPLPWXXX,
Konto de Pola Esperanto-Asocio por kongreso – pagoj en zlotoj :
PL 90 2130 0004 2001 0558 6110 0018 IBAN/BIC: volkswagen bank INGBPLPW

Konto de Germana Esperanto-Asocio por la kongreso: IBAN DE09 5085 1952 0040 1145 97 ĉe Sparkasse Odenwaldkreis (BIC : HELADEF1ERB).

Guido Brandenburg
Prezidanto de Kongresa Organiza Komitato
2021-04-19

Aliĝo al virtuala transponta Kongreso de GEA PEA kaj IFEF papera

Programplano stato 2021-04-16

Programplano stato 2021-04-16 word 10p

Estimataj Samideanoj!

Post longa diskuto, Pola Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Asocio, pro pandemio de kronviruso decidis ŝanĝi la tempon de la planita (29-a de majo – 5-a de junio 2020) Transponta Esperanto-Kongreso en Frankfurt – Słubice kaj okazigi ĝin venontjare.

La granda parto de la preparlaboro jam estas farita. Ni jam havas ideon kion ni volas fari, kaj la kondiĉoj por organizado estas certigitaj. Collegium Polonicum en Słubice kaj Universitato Viadrina en Frankfurto konfirmis akcepton de la kongreso en 2021.

Preciza dato de venontjara kongreso ankoraŭ ne estas elektita. (verŝajne la kongreso okazos inter la 21-a kaj 24-a de majo 2021, plus la daŭrigajn tagojn ĝis la 27-a por la fervonistoj). Aliĝkotizo por personoj el Pollando ne kreskos kaj ne superos pli ol 45 €. (Sendetepede de venontjara valoro de Euro). Pro tio PEA propnas al aliĝintoj lasi aliĝkotizonn en PEA bankokonto. Se malgraŭ tio iu volos, povas rericevi la enpagitan monon.

Deviga Ĝenerala Kunsido de PEA pro pandemio estas prokrastita je tri monatoj kaj verŝajne ĝi okazos ĝis fino de septembro. Pri ĝia organizo ni informos en la aparta komunikaĵo.

Nome de Ĉefa Estraro de PEA

Robert Kamiński, prezidanto

Aliĝilo al Germana Pola Esperanto-Kongreso 2020 por poloj estas havebla ĉe PEA. La kongreso okazos dum tagoj 29-a de majo ĝis 1-a de junio 2020. Post dulanda kongreso en samaj lokoj okazos kongreso de Internacia Fervoista Esperanto- Federacio. La kongresoj okazos en Frankfurto ĉe Odro kaj en Słubice. Pro la fakto, ke la kongreso okazos en du landoj, la partoprena prezo estas sufiĉe alta kompare kun polaj kongresoj. Partoprenkontizo por poloj en unua tempoperiodo ĝis 10.01.2020 estas 45 euroj.

Ni petas esperantistojn, kiuj volas ĉeesti la kongreson aliĝi kiel eble plej frue. Ĉi tiu prezo estas antaŭvidita por PEA-membroj. Se iu ne estas PEA-membro, povas fariĝi individua PEA-membro. La membrokotizo por 2020j estas 30 zl. – plena kotizo kaj 15 zl rabatita (pensiuloj, emeritoj, senlaboruloj, junuloj ĝis 16-jaraĝo).

Apude vi ankaŭ trovos priskribon kiel mendi tronoktlokon en studentaj domoj en Słubice. Pri interesa programo de la kongreso ni skribos en sekva Pola Esperantisto.

Ni korege invitas vin al tiu eksterordinara kongreso.

Ni petas vin pagi aliĝkotizon per euro al bankokonto por euro en disponigo de vicprezidantino de PEA Agnieszka Mozer: mBank 70 1140 2004 0000 3712 0121 6787 Skribu: antaŭnomo, nomo, Kongreso 2020

Personoj kiuj ne povas pagi per Euroj bonvolu kontaktiĝi kun PEA-estraro.

Bankokonto de Pola Esperanto-Asocio por membrokotizoj (Volksvagen Bank):

64 2130 0004 2001 0558 6110 0001

Pagoj por individuaj membroj de PEA por jaro 2020: plena – 30 zlotoj, rabatita – 15 zlotoj (studentoj, pensiuloj, junuloj ĝis 16 j). Bonvolu peti ĉe PEA-estraro membrodeklaron.

ESTU INDIVIDUA MEMBRO DE POLA ESPERANTO-ASOCIO

Aliĝilo por poloj al Germana Pola E-kongreso (doc)

Aliĝilo por poloj al Germana Pola E-kongreso (pdf)

Mendado de tranoktoj en studentaj domoj en Słubice por Germana Pola E-Kongreso 2020 (doc)

Mendado de tranoktoj en studentaj domoj en Słubice por Germana Pola E-Kongreso 2020 (pdf)

Postkongresaj impresoj el Łochów

La 38-a Pola Esperanto-Kongreso forkuris en historion. Ekde 31-a de majo ĝis 2-a de junio 2019 partoprenis ĝin ĉirkaǔ kvindek polaj, germanaj, nederlandaj, rusa kaj japana esperantistoj. La temo de ĉi-jara PEK estis dediĉita al la familio de Zamenhof. Kadre de kongresa programo organizantoj preparis interesajn kulturajn kaj turismajn aranĝojn. Kiel kongresurbon oni elektis Łochów, la pitoreskan urbon en Mazovio apud la rivero Liwiec, ĉirkaŭitan de arbara komplekso. Ĉi-jare la urbo festas ŝian 50-an jubileon. Kongresejo troviĝis en la renovigita stacidomo ĉe la fervoja linio Varsovio – Bjalistoko, konstruita en la dua duono de 19-a jarcento. Kongresanoj ripozadis kaj tranoktadis en renesanca Palaco apud Bienego Łochów.

Unuatage, post solena malfermo de la kongreso kaj komuna fotado kun E-flago antaŭ la kongresejo, okazis prelegoj pri beleco kaj historio de la kongresurbo, pri Lidia Zamenhof kaj ŝia amikino Ewa Toren. Posttagmeze kongresanoj partoprenis kantoatelieron de la nederlanda duopo „Kajto” lernante humurplenajn E-kantojn de la ensemblo.

Sabate kongresanoj ekskursis al Treblinka kaj Brok. Nuntempe en Treblinka, kie dum la 2-a mondmilito funkciis nazia koncentrejo, troviĝas granda memoraĵo farita de multaj ŝtonoj. Memorante, ke familio de Zamenhof pereis tie, kongresanoj omaĝis viktimojn per silenta minuto kaj esperantlingve enskribis kelkajn vortojn en la muzea memorlibro. Sekve, ekskursanoj ripozis en malnova urbeto Brok apud la rivero Bug admirante belan mazovian panoramon kaj du lignajn ventmuelilojn. En la sama tempo kelkaj el la kongresanoj biciklis al naturrezervejo Wilcze Błota (Lupaj Kotoj). Posttagmeze okazis prelegoj pri revuo “Pola Esperantisto” kaj pri eblecoj monhelpi por PEA. Vespere okazis koncerto de duopo “Kajto” en la stacidoma salono, kiun ĉeestis ne nur kongresanoj sed ankaŭ la urbestro kaj aliaj loĝantoj de Łochów.

Dimanĉe matene kongresanoj preĝis, parte esperantlingve, dum sankta meso en apudpalaca ligna preĝejo. Sekve okazis Ĝenerala Kunveno de PEA. Oni elektis la novajn Estraron kaj Revizian Komisionon. Samtempe kelkaj kongresanoj vizitis la Palacon kaj Bienegon de Łochów, promenis tra la ĉirkaŭata ĝin parko, vizitis interalie la Insulon de Poetoj kaj Verkistoj, regardis lignajn skulptaĵojn kaj preterpasis modernan mezlernejon. Posttagmeze dum la solena fermo de la kongreso oni anoncis, ke en venonta 2020 jaro okazos komuna pola-germana E‑kongreso en najbaraj urboj Frankfurt (Oder) kaj Słubice. Fine, kelkaj kongresanoj ĝuis prezentadon de junulara dancgrupo en loka mezlernejo. Dum la tuta kongreso akompanis nin sunplena vetero. Ni nur bedaŭras, ke kongresanoj ne postlasis porĉiaman memoraĵon pri la 38‑a PEK en la kongresurbo. Oni povis ekzemple kreskigi arbon aǔ krei ĉeokazan lignan skulptaĵon helpe de loka artisto.

Fotoj pri la kongreso rigardeblas ĉe la retadreso: https://flic.kr/s/aHsmE31714

Paweł Dzienis kaj Adam Wilkus

 

 

La 38-a Pola Esperanta Kongreso en Łochów (Ûohuf)

31 majo – 2 junio 2019

Okaze de la 50-a datreveno de la fondo de urbo Łochów la 38-a Pola  Esperanta   Kongreso en  Łochów  estos  organizota  sub honora patroneco de la Urbestro de la urbo Łochów  s-ro Robert Mirosław Gołaszewski (Robert Mirosŭaf Goŭaŝefski). Media patrono estos Pola Retradio.     

La kongreso estos dediĉita al sorto de familio Zamenhof.

Organizanto: Pola Esperanto-Asocio str. gen. W. Andersa 37/59 a, 00-159 Warszawa

Termino: 30 majo-2 junio 2019 j. (vendredo, sabato, dimanĉo)

Loko: Łochów fervoja stacidomo (kongresejo)

 

Programo de la 38-a Pola Esperanta Kongreso

Ĵaŭdo la 30-a de majo 2019

  • 18:00 -19:00 gazetara konferenco

Vendredo la 31-a de majo 2019

  • Antaŭtagmeze akcepto de gastoj en kongresejo
  • 15:00 – 16:00 solena malfermo de la Kongreso
  • 16:00 – 16:15 teknikaj informoj
  • 16:15 – 17:00 prelego „Beleco kaj historio de urbo Łochów”
  • 17:00 – 17:50 filmo pri Lidia Zamenhof
  • 18:00 – 18:50 prelego „Intervjuo kun vivanta amikino de Lidia Zamenhof”
  • 19:00 – 19:50 muzika ateliero

Sabato la 1-a de junio 2019

  • 08:30 – 12:00 ekskurso al koncentrejo Treblinka, paralele Ĝenerala Kunsido de PEJ
  • 15:00 -17:30 prelego pri „Pola Esperantisto”, prelego „Kiel monhelpi al Pola Esperanto-Asocio”, diskuto „Problemoj de pola esperanta movado”.
  • 18:00 – 19:45 koncerto de ensemblo „Kajto” el Nederlando (en la urbo)
  • 20:00 – 20:50 prelego pri fejsbuko

Dimanĉo la 2-a de junio

  • 08:30 – 9:30 Sankta meso (en apudpalaca preĝejo)
  • 10:00 – 13:30 Ĝenerala Kunsido de Pola Esperanto-Asocio (pole)
  • 10:00 – 13:00 ekskurso tra urbo Łochów kaj ĉirkaŭaĵo
  • 16:00 – 17:00 solena fermo de la Kongreso

Rimarkoj:
1) Paralele dum la kongreso, junuloj de PEJ havos sian programon
2) Programo laŭ la nuna stato

Tranoktoj:

Oni rezervis tranoktadon en Palaco Łochów, str. Konopnickiej 1, 10 en luksaj ĉambroj 1-3 personaj jam ekde ĵaŭdo la 29-a majo. Prezo estas 75,00 zł kontraŭ unu tranokto. En la prezo estas kosto de matenmanĝo.

Okaze de elĉerpiĝo de lokoj organizantoj havas rajton proponi alian hotelon kun aliaj prezoj.

Rimarko: Junuloj de PEJ tranoktos en Liceo

Manĝado: Memstare

Aliĝkotizo: 35,00 zł

Aliĝoj:

Aliĝoj oni devas sendi al reta adreso: aleksander.zdechlik@gmail.com  aŭ al poŝta adreso: Polski Związek Esperantystów O/Gliwice, skr. poczt. 21, 44-100 Gliwice kun informo pri kvanto da tranoktoj kaj kun planitaj ekskursoj. En la aliĝo oni devas aldoni kontakton.

Aliĝoj estos validaj post la enpago (nur por poloj) kaj ili estos akceptataj ĝis la 20-a de majo 2019. Post tiu dato la organizantoj nenion garantias.

Enpagoj:

Oni povos pagi al bankokonto de PEA  nr 90 2130 0004 2001 0558 6110 0018 kun alskribo – Kongreso en Łochów, <via nomo>

Monsumo devas havi aliĝkotizon 35,00 zł kaj enpagon kontraŭ tranoktoj (kvanto de tranoktoj x 75,00 zł). Se iu rezignus la enpago de aliĝkotizo ne redoneblas.

Lastaj informoj:

Urbo Łochów situas ĉe fervoja linio inter Varsovio kaj Bjalistoko. Sciu, ke ne ĉiuj trajnoj haltiĝas tie.

Se Vi volas vere trankvile travivi sian loĝadon en urbo Łochów venu al la Kongreso. Vi vidos nian belan mazovian teron pri kiu Vi verŝajne malmulte sciis. Vi loĝos en la palaco kie antaŭe loĝis nur nobeloj sed Vi loĝos pli lukse kompare kun ili. Por travivi tion indas pagi iom pli kontraŭ tranokto. Pollando vere estas bela lando.

Se Vi jam decidis klaku suban aliĝilon kaj plenumu ĝin. Baldaŭ aperos reta aliĝilo.

Aliĝilo

sube reta aliĝilo:

http://alighu.al/polakongreso2019

 

 

Ekde la  26-a ĝis  la 28-a  de majo 2018 okazis en Zabrze (suda Pollando) la 37-a Kongreso de Polaj Esperantistoj. En ĝi partoprenis ĉirkaŭ 50 esperantistoj el tuta Pollando kaj esksterlendanoj el Francio, Germanio, Norvegio, Italio, Japanio kaj Ĉeĥio.

La Kongreso estis destinita  al pola karboindustrio.

Solena malfermo de la Kongreso okazis  subtere en la minejo „Guido”.
Unue prezidanto de PEA Aleksander Zdechlik salutis invititajn gastojn kaj ĉiujn esperantistojn. Poste parolis invititaj gastoj – reprezentanto de la urba oficejo kaj direktoro de muzeo kaj salutvortojn diris eksterlandanoj. Sekve prelegis Ewa  Caban pri „Unikaj postrestaĵoj de karboindustrio en Zabrze”. La solenan malfermon finis  Jomo per kelkaj kanzonoj.

Aliaj programoj okazis en Sporta Halo MOSiR.
Ni povis partopreni en kelkaj prelgoj:
Pri la urbo Zabrze prelegis Krystyna Grochocka. Tre interesa estis prelego de Edmond Plutniak el Francio “Norda Francio eta Pollando”. La vivo de sileziaj minejaj familioj  ni ekkonis dank’al prelego de Ewa Caban  „Nikiszowiec kaj Giszowiec”. Okaze de 100-a datreveno de sendependeco de Pollando pri historio de Supra Silezio prelegis Aleksander Zdechlik.

Vespere ni partoprenis la artajn programojn: koncerton de ĉeĥa ensemblo „Noproblem” kaj koncerton de franca artisto JOMO.

Dum la Kongreso okazis ankaŭ ekskursoj: en Minejo „Guido” , al „Galerio de Reĝino Luiza”, kaj al Rejona Stacio de Minejaj Savistoj. Ni vizitis la „Urban Botanikan Ĝardenon” kie ni ripozis  kaj admiris multe da arboj, arbustoj kaj belajn ekzotikajn plantojn.

Dimanĉe estis organizita Ĉefa Kunsido de Pola Esperanto-Asocio.

Dum la Kongreso regis bona etoso kaj ni esperas ke ĉiuj prtoprenantoj estis kontentaj kaj denove revenos al nia urbo.

Krystyna Grochocka

En la loka gazeto “Głos Zabrza i Rudy Ślaskiej” aperis artikolo pri la Kongreso.

Fotogalerio

Antaŭ de malfermo de la KongresoAntaŭ de malfermo de la KongresoSolena malfermo - A. Zdechlik bonvenigas invititajn gastojnSolena malfermo - A. Zdechlik bonvenigas invititajn gastojn

Solena malfermo - A. Zdechlik bonvenigas partoprenantojnSolena malfermo - parolas invititaj gastojSolena malfermo subtere en minejoSolena malfermo subtere en minejo

Solena malfermo subtere en minejo - parolas esperantisto el NorvegioSolena malfermo subtere en minejo - parolas esperantisto el ItalioSolena malfermo subtere en minejo - prelegas Ewa CabanSolena malfermo subtere en minejo - kantas Jomo

Solena malfermo subtere en minejo - parolas esperantisto el JapanioSolena malfermo subtere en minejoSolena malfermo subtere en minejoSolena malfermo subtere en minejo

Antaŭ la KongresejoPrelegas Krystyna Grochocka pri ZabrzePrelegas Edmond Plutnik pri Norda Francio - eta PollandoPrelegas Edmond Plutnik pri Norda Francio - eta Pollando

Prelegas Edmond Plutnik pri Norda Francio - eta PollandoDum la prelegoKoncerto de ensemblo NoproblemKoncerto de Jomo

Koncerto de JomoKoncerto de JomoDum la koncertoKomuna foto antaŭ la Rejona Stacio de Minejaj Savistoj

Kongreso de Polaj Esperantistoj en Zabrze

26-28 majo 2018

La 37-a Kongreso de Polaj Esperantistoj en Zabrze (Zabĵe)

en plejprofunda nivelo en Minejo Guido -320 m subtere 

organizota sub honora patroneco de Prezidentino de la Urbo Zabrze

s-ino magistro Małgorzata Mańka-Szulik (Maŭgoĵata Manka-Ŝulik)

 

Kongreso destinita estos al pola karboindustrio

Organizatoro: Pola Esperanto-Asocio str. gen. W. Andersa 37/59 a, 00-159 Warszawa

Termino: 26-28 majo 2018 j. (sabato, dimanĉo, lundo)

Loko: Zabrze (Zabĵe) (organizatoroj nun negocas ĝustajn lokojn)

Programo de 37-a Kongreso de Polaj Esperantistoj

sabato la 26-a de majo

Minejo”Guido” ( prononco:”Gujdo”)

9:00 komenco de transporto subteren

9:15  solena malfermo de la Kongreso

  • komenco – paroloj de invititaj gastoj
  • prelego – „Unikaj postrestaĵoj de karboindustrio en Zabrze” – Ewa Caban
  • arta parto – kelkaj kanzonoj – „JOMO”

11:00 teknikaj informoj

  • transporto surteren

11:30  ekskurso en Minejo „Guido”

13:30  fino de la ekskurso

13:30 -15:00 tagmanǧa paǔzo

Sportejo MOSIR

15:00 prelego „Zabrze” ( prononco:Zabĵe)  – Krystyna Grochocka

15:30 prelego „Norda Francio eta Pollando” – Edmond Plutniak

17:00 teknika paǔzo

18:00 koncerto de ĉeha ensemblo „Noproblem”

dimanĉo la 27-a de majo

Sportejo MOSIR

10:00 – 12:30 Ĉefa Kunsido de Pola Esperanto-Asocio (pole)

por aliaj partoprenantoj ekstere

10:00 – 12:00 vizito en la „Botanika Ĝardeno en Zabrze”

aǔ se ne estos bona vetero

11:00 -12:00 vizito en urba muzeo „Cafe Silesia”

Sportejo MOSIR

por ĉiuj

13:00 -15:00 ekskurso al „Galerio de Reĝino Luiza”

16:00- 17:00 prelego „Nikiszowiec ( prononco: Nikiŝovjec) kaj Giszowiec ( prononco: Giŝovjec) du miraklaj kvartaloj – Ewa Caban

17:00 – 18:00 prelego

18:00  koncerto de franca artisto JOMO

lundo la 28-a de majo

Rejona Stacio de Minejaj Savistoj

9:00 -10:30  vizito en  la Stacio

Sportejo MOSIR

11:00 -14:00 prelegoj

14:00 Solena fermo de la Kongreso

Tranoktoj:

Oni rezervis tranoktadon en Hotelo Ambasador (apud la Minejo) Zabrze ul. 3-go Maja 78

en ĉambroj 3-4 personaj jam ekde vendredo la 25 majo. Prezo estas 45,00 zł kontraŭ unu tranokto.

Okaze de elĉerpiĝo de lokoj en la Hotelo Ambasador organizantoj havas rajton proponi alian hotelon kun aliaj prezoj.

 

Manĝado:

Memstare.

 

Aliĝkotizo:

35,00 zł

Aliĝoj:

Aliĝoj oni devas sendi al reta adreso: aleksander.zdechlik@gmail.com  aŭ al normala adreso: Polski Związek Esperantystów O/Gliwice, skr. poczt. 21, 44-100 Gliwice  kun informo pri kvanto da tranoktoj kaj kun planitaj ekskursoj. En la aliĝo oni devas aldoni kontakton.

Aliĝoj estos validaj post la enpago (nur por poloj) kaj ili estos registrataj ĝis la 30-a aprilo 2018. Post la dato organizatoroj povos preni aliĝon sed nenion garantias.

 

Enpagoj:

Oni povos pagi al bankokonto dePEA  nr 64 2130 0004 2001 0558 6110 0001 kun alskribo – Kongrso en Zabrze.

Monsumo devas havi aliĝkotizon 35,00 zł kaj enpagon kontraŭ tranoktoj (kvanto de tranoktoj x 45,00 zł). Se iu rezignus la enpago povos esti ne redonita.

 

Aliĝilo