Lingvo:

Estraro de PEA

Robert Kamiński

Agnieszka Mozer

Zofia Śmistek

Alina Mozer

Gizela Matray

Kamil Getka

Menuo

Subtenas nin

Nia fejsbuka paĝo

Facebook Pagelike Widget

Kontakto

Ĉefa Estraro de PEA

str. Gen. W. Andersa 37

apartamento 59a

00-159 Warszawa

tel.: +48 720 912 520

pea@esperanto.pl

www.esperanto.pl

Vikipedio

facebook

Arkivoj

(Polski) Organizujesz wydarzenie esperanckie? Prześlij nam informację o nim

Senkategoria

7-9an de oktobro okazos la sekvaj Preĝtagoj w Ĉenstoĥovo. Sabate estas planata ekskurso al Lubliniec, kie ni provos iri laŭ la ejoj de la sankta Edyta Stein, Sankta Terezo Benedikto de la Kruco en sia jubilea jaro. Dimanĉe je la 8:45, en la Kapelo de la Mirakla pentraĵo de la Dipatrino oni celebros la tradician Sanktan Meson en Esperanto. Pliaj informoj kaj aliĝo ĉe Teresa Pomorska kaj pastro Roman Gmyrek, landa animzorganto de esperantistoj.


La bildo venas de la invito al la pasinta Preĝtagoj el la fejsbukpaĝo La liturgio de la Vorto

Restas malpli ol 3 tagoj ĝis la komenco de la evento. Se vi ankoraŭ ne havas planon por la semajnfino – vi ankoraŭ eblas aliĝi! Pliaj informoj kaj programo troveblas ĉe Towarzystwo Przyjaciół Języka Esperanto “Torento”: https://sites.google.com/prod/view/triurbo/esls-2022

La 26-an de julio je la 16:00 Varsovia Filio de la Pola Esperanto-Asocio kaj Varsovia Vento invitas vin partopreni renkontiĝon ĉe la Monumento-tombo de Ludoviko L. Zamenhof en la 135-an datrevenon de apero de la unua lerolibro de Esperanto. En programo i.a. meto de floroj kaj laŭtlegado de fragmentoj de la Unua Libro. Bonvenon!

Projekt: Statut 2022 tekst jednolity (PDF)

Projekt: Statut 2022 tekst jednolity Projekt (DOC)

La 5-an de oktobro 2021, je la 17:30 ni aŭdis pri la verko de Roman Dobrzyński “Tridek malmortoj de Danielo” kaj, kiel ĉiam, la aŭtoro aldonis interesaĵojn pri la verkado de historio.

Germana-pola-fervojista kongreso okazos inter 2021-05-21 – 2021-05-24 en virtuala formo

Ĉeesta kongreso ne eblos.

Komence de aprilo evidentiĝas ke la ekzistantaj limigoj pro la kronvirusa pandemio en Germanio kaj Pollando (kaj aliloke en Eŭropo) almenaŭ dum la venontaj semajnoj ne malaperos, sed eble fariĝos pli striktaj. Kun granda bedaŭro GEA, PEA kaj IFEF tial decidis rezigni pri la planita ĉeesta kongreso en la limurboj Frankfurt (Oder) kaj Slubice. Prokrasti ĝin duan fojon pro pluraj kaŭzoj ne eblas. Sekvante la ekzemplon de aliaj Esperanto-eventoj ni do anstataŭos la ĉeestan kongreson per virtuala.

La organizantoj jam kontaktis plurajn el la kontribuantoj kaj esperas oferti samkvalitan programon – eĉ se mankos la loka etoso, la neformala kunestado, la ekskursoj kaj la jarĉefkunvenoj. Ankaŭ la virtuala kongreso komenciĝos vendredon (21.05.) vespere kaj daŭros ĝis lundo (24.05.) tagmeze. La temo “najbaroj” restos valida. La fervojistoj ne bezonos rezigni pri la fakprelegoj, kiujn cetere ĉiuj kongresanoj povos sekvi. Teknike ni uzos la Zoom-konton de GEA. Ĝi ebligos ankaŭ paralelajn programerojn. Pri la estiĝanta programo ni informos vin dum la venontaj semajnoj. Aliĝintoj (sed nur ili !) ricevos la alirkodon kaj ĉiujn necesajn detalojn ĝustatempe antaŭ la kongreso.

Senpaga, sed ne senkosta

Ĉar ĉeesta kongreso ne okazos, la organizantaj asocioj kiel promesite reĝiros la antaŭpagojn jam ricevitajn. Vi rericevos la monon de tiu asocio, al kiu vi pagis. Reta partopreno estos senpaga. Ĉiujn ĝisnunajn aliĝintojn ni konsideras aliĝintojn al la virtuala kongreso. Evidente ankaŭ nun eblas pliaj aliĝoj. Ni daŭrigos informadon pri la kongreso dum la venontaj semajnoj – kaj eble je la fino havos pli da partoprenantoj ol ni origine atendis. Kiel por ĉeesta kongreso ni pretigos kongresan broŝuron (realan kaj virtualan) kun resumoj de la kontribuoj.

La Fonduso por German-Pola Kunlaboro konfirmis ke ĝi subvencios ankaŭ virtualan eventon kaj pretas transpreni maksimume 80% de la kostoj. Tio estas bona novaĵo kaj ebligos eĉ pagi honorariojn, sed signifas ke la restantaj 20% (ĉirkaŭ 1000 eŭroj) devos esti financataj alimaniere.
Donacoj al la kongresa kaso do estas eĉ pli bonvenaj ol kutime – fakte la sola ebleco eviti deficiton por la tri asocioj. Bonvolu indiki al ni, se vi pretas parte rezigni pri repago de la kotizo, aŭ ĝiru donacon al la konata konto. Ni promesas ke ĉiuj donacoj eniros la kongresan kason.

Konto de Pola Esperanto-Asocio por kongreso – pagoj en eŭro :
PL 70 1140 2004 0000 3712 0121 6787,
BIC/SWIFT mBank: BREXPLPWXXX,
Konto de Pola Esperanto-Asocio por kongreso – pagoj en zlotoj :
PL 90 2130 0004 2001 0558 6110 0018 IBAN/BIC: volkswagen bank INGBPLPW

Konto de Germana Esperanto-Asocio por la kongreso: IBAN DE09 5085 1952 0040 1145 97 ĉe Sparkasse Odenwaldkreis (BIC : HELADEF1ERB).

Guido Brandenburg
Prezidanto de Kongresa Organiza Komitato
2021-04-19

Aliĝo al virtuala transponta Kongreso de GEA PEA kaj IFEF papera

Programplano stato 2021-04-16

Programplano stato 2021-04-16 word 10p

La Ĉefa Estraro rekomendas nuligi ĉiujn lokajn renkontiĝojn pro danĝero ligata kun COVID-19 ĝis malnuligo. Se  vi deziras okazigi renkontiĝon ni rekomendas kontaktiĝi rete kun samklubamnoj.

Ni informas, ke – pro eventuala danĝero ligata kun COVID-19 – la renkontiĝoj organizataj de la PEA-Filio en Łódź en Lodza Kulturdomo ne okazos ĝis malnuligo.

Ni informas, ke – pro eventuala danĝero ligata kun COVID-19 – la renkontiĝoj organizataj de la PEA-Filio en Glivice ne okazos ĝis fino de la marto.

Ni invitas vin al internacia ŝak-turniro kiu okazos inter la 14-a kaj 15-a de marto 2020 en urbo Radom. Aliĝiloj sendu ĝis la 12-a de marto 2020. Pli mute da informoj en ligiloj kaj dosieroj.

https://eventaservo.org/e/ea2ece
anonco