Lingvo:
Estraro de PEA

Robert Kamiński

Agnieszka Mozer

Zofia Śmistek

Alina Mozer

Gizela Matray

Kamil Getka

Menuo
Subtenas nin
Nia fejsbuka paĝo
Facebook Pagelike Widget
Kontakto

Ĉefa Estraro de PEA

str. Gen. W. Andersa 37

apartamento 59a

00-159 Warszawa

tel.: +48 720 912 520

pea@esperanto.pl

www.esperanto.pl

Vikipedio

facebook

Arkivoj
(Polski) Organizujesz wydarzenie esperanckie? Prześlij nam informację o nim

Germana-pola-fervojista kongreso okazos inter 2021-05-21 – 2021-05-24 en virtuala formo

Ĉeesta kongreso ne eblos.

Komence de aprilo evidentiĝas ke la ekzistantaj limigoj pro la kronvirusa pandemio en Germanio kaj Pollando (kaj aliloke en Eŭropo) almenaŭ dum la venontaj semajnoj ne malaperos, sed eble fariĝos pli striktaj. Kun granda bedaŭro GEA, PEA kaj IFEF tial decidis rezigni pri la planita ĉeesta kongreso en la limurboj Frankfurt (Oder) kaj Slubice. Prokrasti ĝin duan fojon pro pluraj kaŭzoj ne eblas. Sekvante la ekzemplon de aliaj Esperanto-eventoj ni do anstataŭos la ĉeestan kongreson per virtuala.

La organizantoj jam kontaktis plurajn el la kontribuantoj kaj esperas oferti samkvalitan programon – eĉ se mankos la loka etoso, la neformala kunestado, la ekskursoj kaj la jarĉefkunvenoj. Ankaŭ la virtuala kongreso komenciĝos vendredon (21.05.) vespere kaj daŭros ĝis lundo (24.05.) tagmeze. La temo “najbaroj” restos valida. La fervojistoj ne bezonos rezigni pri la fakprelegoj, kiujn cetere ĉiuj kongresanoj povos sekvi. Teknike ni uzos la Zoom-konton de GEA. Ĝi ebligos ankaŭ paralelajn programerojn. Pri la estiĝanta programo ni informos vin dum la venontaj semajnoj. Aliĝintoj (sed nur ili !) ricevos la alirkodon kaj ĉiujn necesajn detalojn ĝustatempe antaŭ la kongreso.

Senpaga, sed ne senkosta

Ĉar ĉeesta kongreso ne okazos, la organizantaj asocioj kiel promesite reĝiros la antaŭpagojn jam ricevitajn. Vi rericevos la monon de tiu asocio, al kiu vi pagis. Reta partopreno estos senpaga. Ĉiujn ĝisnunajn aliĝintojn ni konsideras aliĝintojn al la virtuala kongreso. Evidente ankaŭ nun eblas pliaj aliĝoj. Ni daŭrigos informadon pri la kongreso dum la venontaj semajnoj – kaj eble je la fino havos pli da partoprenantoj ol ni origine atendis. Kiel por ĉeesta kongreso ni pretigos kongresan broŝuron (realan kaj virtualan) kun resumoj de la kontribuoj.

La Fonduso por German-Pola Kunlaboro konfirmis ke ĝi subvencios ankaŭ virtualan eventon kaj pretas transpreni maksimume 80% de la kostoj. Tio estas bona novaĵo kaj ebligos eĉ pagi honorariojn, sed signifas ke la restantaj 20% (ĉirkaŭ 1000 eŭroj) devos esti financataj alimaniere.
Donacoj al la kongresa kaso do estas eĉ pli bonvenaj ol kutime – fakte la sola ebleco eviti deficiton por la tri asocioj. Bonvolu indiki al ni, se vi pretas parte rezigni pri repago de la kotizo, aŭ ĝiru donacon al la konata konto. Ni promesas ke ĉiuj donacoj eniros la kongresan kason.

Konto de Pola Esperanto-Asocio por kongreso – pagoj en eŭro :
PL 70 1140 2004 0000 3712 0121 6787,
BIC/SWIFT mBank: BREXPLPWXXX,
Konto de Pola Esperanto-Asocio por kongreso – pagoj en zlotoj :
PL 90 2130 0004 2001 0558 6110 0018 IBAN/BIC: volkswagen bank INGBPLPW

Konto de Germana Esperanto-Asocio por la kongreso: IBAN DE09 5085 1952 0040 1145 97 ĉe Sparkasse Odenwaldkreis (BIC : HELADEF1ERB).

Guido Brandenburg
Prezidanto de Kongresa Organiza Komitato
2021-04-19

Aliĝo al virtuala transponta Kongreso de GEA PEA kaj IFEF papera

Programplano stato 2021-04-16

Programplano stato 2021-04-16 word 10p

Respondi