Lingvo:
Estraro de PEA

Robert Kamiński

Agnieszka Mozer

Zofia Śmistek

Alina Mozer

Gizela Matray

Kamil Getka

Menuo
Subtenas nin
Nia fejsbuka paĝo
Facebook Pagelike Widget
Kontakto

Ĉefa Estraro de PEA

str. Gen. W. Andersa 37

apartamento 59a

00-159 Warszawa

tel.: +48 720 912 520

pea@esperanto.pl

www.esperanto.pl

Vikipedio

facebook

Arkivoj
(Polski) Organizujesz wydarzenie esperanckie? Prześlij nam informację o nim

Pilgrimo tra Beskidy montaro

En la semajnfino 18-19 de aŭgusto 2018 esperantistoj el Pollando, Ĉeĥio kaj Ukrainio venis al Beskid Śląski-montaro celante al la sanktejo en Szczyrk Górka.

Unue ili venis al la montopinto Szyndzielnia (1028 metroj super maro) apud la urbo Bielsko-Biała, kie funkcias lastatempe renovigita telfero (gondolo), kaj poste promenis al najbara pinto Klimczok (1117 m). Kelkaj venis jam sabate kaj vagadis – tra la pinto Trzy Kopce (1082m) ĉe kiu troviĝas 925-metroj longa subtera kaverno – al la pinto Błatnia (917m) de kie videblas bela panoramo de la montaro. Videblis inter alie la pinto Skrzyczne (1257), fama de vintra sportumado (skisaltado), kiu situas apud Szczyrk-urbeto. Suno brilis, belaj floroj sur voje ĝojigis okulojn de vagantoj, arbaraj fruktoj bongustis, oni trovis ankaŭ manĝeblajn fungojn.

Dimanĉe ĉirkaŭ tagmezo apud montara gastejo ĉe la pinto Klimczok ok samideanoj renkontiĝis, kaj poste kune malsupreniris al la sanktejo. En Szczyrk-Górka sume renkontiĝis 19 samideanoj. Ili babilis, refreŝigis sin trinkane mineralan akvon elirantan el roko kaj vizitis la sanktejon proksime al kiu antaŭ kelkaj semajnoj estis fino de la biciklista vetkuro “Tour de Pologne” en la loko nomata “Agla nesto”. Alveninte al Szczyrk Centrum kelkaj el samideanoj – ĝuis gustumadon de loka manĝo en la regiona restoracio “Malnova Muelilo”. Tiu partopreninda pilgrimado estis organizita de PEA filio en Bielsko Biała.

Kun amikaj salutoj Adam Wilkus

Jen kelkaj fotoj

Respondi