Lingvo:

Estraro de PEA

Robert Kamiński

Agnieszka Mozer

Zofia Śmistek

Alina Mozer

Gizela Matray

Kamil Getka

Menuo

Subtenas nin

Nia fejsbuka paĝo

Facebook Pagelike Widget

Kontakto

Ĉefa Estraro de PEA

str. Gen. W. Andersa 37

apartamento 59a

00-159 Warszawa

tel.: +48 720 912 520

pea@esperanto.pl

www.esperanto.pl

Vikipedio

facebook

Arkivoj

(Polski) Organizujesz wydarzenie esperanckie? Prześlij nam informację o nim

Marek Mazurkiewicz

La 26-an de septembro okazis Ĝenerala Kunsido de PEA-anoj. Ĉefa Estraro de PEA kaj Ĉefa Ĝenerala Komisiono prezentis siajn raportoj. Kunsidantoj akceptis financan bliancon pro la jaro 2019. Laboro de Ĉefa Estraro estis aprobita kaj akceptita per Ĉefa Revizia Komisiono. Aperis ideo pri aktualigo de statuto. Pli da detaloj baldau.

Okaze de Eŭropa Tago de Lingvoj kiu okazos la 26-an de septembro ni traktis diversajn interesaĵojn pri lingoj kaj ni kontrolis nian scion pri lingvoj en diversaj ludoj.
Pli da informoj:
* https://edl.ecml.at/
* https://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropa_Tago_de_Lingvoj

Kune kun reprezentantoj de Ĉefa Estraro de PEA reprezentantoj de Varsovia Filio priparolis temon de proksimiĝanta sabata Ĝenerala Kunsido de PEA.

La 26-an de septembro 2020 en Varsovio okazos Ĝenerala Kunsido de anoj de Pola Esperanto-Asocio.

ĜK ekos je la 11:00 laŭ la unua termino kaj 11:30 laŭ la dua, en sidejo de PEA ĉe la strato Gen. W. Andersa 37, apartamento 59a.

Por la Ĉefa Estraro estus granda helpo se vi konfirmus vian ĉeeston sendante mesaĝon al pea@esperanto.pl

 

CC:BY; BY: VarsoviaFilio

Kune ni spektis filmon “Premia Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA” kreita kadre de #MondaFest2020

Ni invitas Vin spekti kaj ĝui: Vidu

Post plilongigita paŭzo kaj somera kaj pro kronviruso finfine okazis renkontiĝo dum kiu ni priparolis diversaj temoj interalie someraj renkontiĝoj, eventoj ktp.

Ni decidis ke ĉi-jare pro sekurecaj kialoj ni rezignas partopreni en Festo de Kvartalo Muranów. Ni ekscis ke Jarmark Kreatywności / Internacia Tago de Maljunaj Personej ne okazos pro pandemio. Al organizantoj de Scienca Pikniko estis sendita konfirmo pri nia partopreno en venontjara evento prokrastigita de 2020.

Estis pritraktita kalendaro de esperantaj eventoj laŭ la lasta Pola Esperantisto. Pri aktualaj okazaĵoj ni informos niajn klubanojn.

Ni gratulas al Roman Dobrzyński honoran mencion en Belartaj Konkursoj de UEA pro eseo “Halka kantas esperante”.

Estimataj Samideanoj!

Post longa diskuto, Pola Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Asocio, pro pandemio de kronviruso decidis ŝanĝi la tempon de la planita (29-a de majo – 5-a de junio 2020) Transponta Esperanto-Kongreso en Frankfurt – Słubice kaj okazigi ĝin venontjare.

La granda parto de la preparlaboro jam estas farita. Ni jam havas ideon kion ni volas fari, kaj la kondiĉoj por organizado estas certigitaj. Collegium Polonicum en Słubice kaj Universitato Viadrina en Frankfurto konfirmis akcepton de la kongreso en 2021.

Preciza dato de venontjara kongreso ankoraŭ ne estas elektita. (verŝajne la kongreso okazos inter la 21-a kaj 24-a de majo 2021, plus la daŭrigajn tagojn ĝis la 27-a por la fervonistoj). Aliĝkotizo por personoj el Pollando ne kreskos kaj ne superos pli ol 45 €. (Sendetepede de venontjara valoro de Euro). Pro tio PEA propnas al aliĝintoj lasi aliĝkotizonn en PEA bankokonto. Se malgraŭ tio iu volos, povas rericevi la enpagitan monon.

Deviga Ĝenerala Kunsido de PEA pro pandemio estas prokrastita je tri monatoj kaj verŝajne ĝi okazos ĝis fino de septembro. Pri ĝia organizo ni informos en la aparta komunikaĵo.

Nome de Ĉefa Estraro de PEA

Robert Kamiński, prezidanto

La Ĉefa Estraro rekomendas nuligi ĉiujn lokajn renkontiĝojn pro danĝero ligata kun COVID-19 ĝis malnuligo. Se  vi deziras okazigi renkontiĝon ni rekomendas kontaktiĝi rete kun samklubamnoj.

Ni informas, ke – pro eventuala danĝero ligata kun COVID-19 – la renkontiĝoj organizataj de la PEA-Filio en Łódź en Lodza Kulturdomo ne okazos ĝis malnuligo.

Ni informas, ke – pro eventuala danĝero ligata kun COVID-19 – la renkontiĝoj organizataj de la PEA-Filio en Glivice ne okazos ĝis fino de la marto.

Ni invitas vin al internacia ŝak-turniro kiu okazos inter la 14-a kaj 15-a de marto 2020 en urbo Radom. Aliĝiloj sendu ĝis la 12-a de marto 2020. Pli mute da informoj en ligiloj kaj dosieroj.

https://eventaservo.org/e/ea2ece
anonco