Lingvo:

Estraro de PEA

Robert Kamiński

Agnieszka Mozer

Zofia Śmistek

Alina Mozer

Gizela Matray

Kamil Getka

Menuo

Subtenas nin

Nia fejsbuka paĝo

Facebook Pagelike Widget

Kontakto

Ĉefa Estraro de PEA

str. Gen. W. Andersa 37

apartamento 59a

00-159 Warszawa

tel.: +48 720 912 520

pea@esperanto.pl

www.esperanto.pl

Vikipedio

facebook

Arkivoj

(Polski) Organizujesz wydarzenie esperanckie? Prześlij nam informację o nim

Marek Mazurkiewicz

La 26-an de julio je la 16:00 Varsovia Filio de la Pola Esperanto-Asocio kaj Varsovia Vento invitas vin partopreni renkontiĝon ĉe la Monumento-tombo de Ludoviko L. Zamenhof en la 135-an datrevenon de apero de la unua lerolibro de Esperanto. En programo i.a. meto de floroj kaj laŭtlegado de fragmentoj de la Unua Libro. Bonvenon!

Inter 23-a kaj 26-a junio 2022 okazis en Łódź 39-a Pola Esperanto-Asocio.
25-an junio 2022, membroj de Pola Esperanto-Asocio partoprenis en Generala Kunsido dum kiu decidis pri nova estraro:

Nova Estraro:

  • Robert Kamiński – Preziadanto
  • Agnieszka Mozer – Vicprezidanto
  • Zofia Śmistek – Sekretario
  • Alina Mozer – Kasistino
  • Gizela Matray – Ano
  • Kamil Getka – Ano

Generala Revizia Komisjono:

  • Halina Füchsel – Prezidanto,
  • Alina Szczepańska – Ano,
  • Piotr Karcz – Ano

Jen nia prezento dum Scienca Pikniko 2021:

https://pikniknaukowy.pl/wystawca/2723832

Numero 2/2021 de Pola Esperantisto estas sendita al abonantoj.

Enhavo

Redaktoraj vortoj
Estraro informas
Guido Brandenburg, Robert Kamiński, Germana-Pola Esperanto-Kongreso okazos en virtuala formo
Eventoj
Małgorzata Komarnicka, Ni kore invitas vin partopreni en
Robert Kamiński, Grandaj dankoj al Ela Karczewska!
Małgorzata Komarnicka, La pandemia tempo kaj Svetlana Pogorelaja
Mojose
www.pej.pl, Junulara Esperanto-Semajno 2021/2022
Raportoj, rakontoj
Małgorzata Komarnicka, Mi prudente aĉetas kaj dank’ al tio mi malpli da forĵetaĵoj produktas
Roman Dobrzyński, “Fluo de vivo”
Paweł Dzienis, Surmarsiĝis la nova roboto
Pri kio ni aŭdas
Robert Kamiński, Novaj energiaj etikedoj
Vizitindaj lokoj
Teresa Nemere, Etnografia Olendra Parko
Homoj
Ulrich Lins, Izrael Lejzerowicz – radikala esperantisto – 1-a parto
Esperantistoj de la Filio de PEA el Gliwice. Forpasis nia kluba kolegino
Eŭropa Centro de Interkultura Edukado, Aleksander Pecyna
Vikipedio, Andrzej Pettyn eksterordinara esperantisto
Krystyna Zgud, Bona homo Marek
Lingvoscienca angulo
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Da – bazaj reguloj
Literaturaĵoj
Stanisław Lem, Blanka morto
Saĝulaj pensoj
Germain Pirlot, Lerni la ciferecon kaj lerni ciferece,
Leterkesto
James, Filatelista peto
Andree Grossmann, Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj
Jerzy Dryja, La eldonaĵo de “Pollando” informas pri Zamenhof
Kalendaro
Diverse, facile, bonguste
Andreo Bach, Kukurba supo kun pastaĵetoj
Oni eldonis
“Maskarada wokół śmierci. Nazistowski świat na Węgrzech”, „Dwie strony drogi Du flankoj de la vojo”
Forpasis
Aleksander Pecyna, Bogusława Bronowska, Marek Pierkiel, Andrzej Pettyn
El la fotogalerio de Andrzej Sochacki
Andrzej Sochacki, 7-aj E-tagoj de Staszów
Amuze
Adam Wilkus, Resumoj de krucenigmoj
Zamenhof/Esperanto-Objektoj
Robert Kamiński, Zamenhof/Esperanto-Objektoj en Pollando – 2

Ek 8 de 15 de majo okazos pollingva 24-a Scienca Pikniko Temo estos: “Klimato kaj ni” Varsovia Filio de PEA, ankaŭ partoprenas. Pli detalaj informoj mi sendos baldaŭ.

Germana-pola-fervojista kongreso okazos inter 2021-05-21 – 2021-05-24 en virtuala formo

Ĉeesta kongreso ne eblos.

Komence de aprilo evidentiĝas ke la ekzistantaj limigoj pro la kronvirusa pandemio en Germanio kaj Pollando (kaj aliloke en Eŭropo) almenaŭ dum la venontaj semajnoj ne malaperos, sed eble fariĝos pli striktaj. Kun granda bedaŭro GEA, PEA kaj IFEF tial decidis rezigni pri la planita ĉeesta kongreso en la limurboj Frankfurt (Oder) kaj Slubice. Prokrasti ĝin duan fojon pro pluraj kaŭzoj ne eblas. Sekvante la ekzemplon de aliaj Esperanto-eventoj ni do anstataŭos la ĉeestan kongreson per virtuala.

La organizantoj jam kontaktis plurajn el la kontribuantoj kaj esperas oferti samkvalitan programon – eĉ se mankos la loka etoso, la neformala kunestado, la ekskursoj kaj la jarĉefkunvenoj. Ankaŭ la virtuala kongreso komenciĝos vendredon (21.05.) vespere kaj daŭros ĝis lundo (24.05.) tagmeze. La temo “najbaroj” restos valida. La fervojistoj ne bezonos rezigni pri la fakprelegoj, kiujn cetere ĉiuj kongresanoj povos sekvi. Teknike ni uzos la Zoom-konton de GEA. Ĝi ebligos ankaŭ paralelajn programerojn. Pri la estiĝanta programo ni informos vin dum la venontaj semajnoj. Aliĝintoj (sed nur ili !) ricevos la alirkodon kaj ĉiujn necesajn detalojn ĝustatempe antaŭ la kongreso.

Senpaga, sed ne senkosta

Ĉar ĉeesta kongreso ne okazos, la organizantaj asocioj kiel promesite reĝiros la antaŭpagojn jam ricevitajn. Vi rericevos la monon de tiu asocio, al kiu vi pagis. Reta partopreno estos senpaga. Ĉiujn ĝisnunajn aliĝintojn ni konsideras aliĝintojn al la virtuala kongreso. Evidente ankaŭ nun eblas pliaj aliĝoj. Ni daŭrigos informadon pri la kongreso dum la venontaj semajnoj – kaj eble je la fino havos pli da partoprenantoj ol ni origine atendis. Kiel por ĉeesta kongreso ni pretigos kongresan broŝuron (realan kaj virtualan) kun resumoj de la kontribuoj.

La Fonduso por German-Pola Kunlaboro konfirmis ke ĝi subvencios ankaŭ virtualan eventon kaj pretas transpreni maksimume 80% de la kostoj. Tio estas bona novaĵo kaj ebligos eĉ pagi honorariojn, sed signifas ke la restantaj 20% (ĉirkaŭ 1000 eŭroj) devos esti financataj alimaniere.
Donacoj al la kongresa kaso do estas eĉ pli bonvenaj ol kutime – fakte la sola ebleco eviti deficiton por la tri asocioj. Bonvolu indiki al ni, se vi pretas parte rezigni pri repago de la kotizo, aŭ ĝiru donacon al la konata konto. Ni promesas ke ĉiuj donacoj eniros la kongresan kason.

Konto de Pola Esperanto-Asocio por kongreso – pagoj en eŭro :
PL 70 1140 2004 0000 3712 0121 6787,
BIC/SWIFT mBank: BREXPLPWXXX,
Konto de Pola Esperanto-Asocio por kongreso – pagoj en zlotoj :
PL 90 2130 0004 2001 0558 6110 0018 IBAN/BIC: volkswagen bank INGBPLPW

Konto de Germana Esperanto-Asocio por la kongreso: IBAN DE09 5085 1952 0040 1145 97 ĉe Sparkasse Odenwaldkreis (BIC : HELADEF1ERB).

Guido Brandenburg
Prezidanto de Kongresa Organiza Komitato
2021-04-19

Aliĝo al virtuala transponta Kongreso de GEA PEA kaj IFEF papera

Programplano stato 2021-04-16

Programplano stato 2021-04-16 word 10p

Numero 1/2021 de Pola Esperantisto estas sendita al abonantoj.

Enhavo

Redaktoraj vortoj … 2
Estraro informas
Robert Kamiński, Ĉi-jare vi povas denove subteni la Polan Esperanto-Asocion … 3
Eventoj
Nina Pietuchowska, Virtualaj Bjalistokaj Zamenhof-tagoj … 5
Jagoda Greger, Reta kurso de Esperanto en Sopot … 7
Mojose
www.pej.pl, Sekva reta E-kurso de PEJ … 7
Raportoj, rakontoj
Ulrich Lins, Esperantistoj en la Varsovia Geto … 8
Kasia Wybrzak, Mi ludos por vi la polan himnon 11
https://tiny.pl/r17rt, Ĉu la mara industrio spertos veran revolucion? … 18
Małgorzata Komarnicka, Ni savu nian domon, nian teron, nian mondon, nin mem – ĉu ekologio estas modo aŭ devo? … 15
Roman Dobrzyński, Arĝenta Mazi … 17
Magdalena Tatara, Iga Świątek – reĝino de Parizo … 21
Pri kio ni aŭdas
Marija Belošević, prezidantino de IKUE, Tertremo en Kroatio … 22
Vizitindaj lokoj
Robert Kamiński, La plej granda palaco en Eŭropo … 23
Homoj
Jolanta Kieres, Rememoro pri Bronisław Kieres … 26
Lingvoscienca angulo
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, De rilate al vorteto … 27
Literaturaĵoj
Elżbieta Karczewska, Belega Davido à la kronviruso … 28
Gizela Sklorz, Versaĵoj … 30
Saĝulaj pensoj
Jarka Malá el Ĉeĥio, Pri la vakcin-simila efiko de la protektaj maskoj … 30
Leterkesto
Mireille Grosjean, Kongreso de ILEI en 2021 … 33
Adam Wilkus, Denove pri ŝakoj … 33
Kalendaro 34
Diverse, facile, bonguste
Magdalena Tatara, Pirogoj – tradicia pola manĝaĵo … 35
Oni eldonis
“Bjalistokaj kajeroj” n-ro 10, „Esperanto-Movado en Vroclavo kaj Malsupra Silezio”, „Lernado per kantado”… 36
Forpasis
Halina Marta Oleszek, Bronisław Kieres, Zygmunt Lange 37
El fotogalerio de Andrzej Sochacki
Andrzej Sochacki, 6-aj Esperantaj Tagoj de Staszów, 21-24.05.1992 … 38
Amuze
Adam Wilkus, Krucenigmo pri fungoj … 40
Zamenhof/Esperanto-Objekto
Robert Kamiński, Zamenhof/Esperanto-Objektoj en Pollando – 1 … 44

 

La 13-an de oktobro 2020 je la 17:30 ni prezentis filmon de Roman Dobrzyński “Vojaĝo al la Mondofino” kaj, kiel ĉiam, la aŭtoro aldonis interesajn rememorojn kaj historiojn pri la ekskursanoj kaj vojaĝo mem al Horn Kabo.

“Bonvenon al Armenio” – film Romana Dobrzyńskiego. Prezentacja poprzedzona, jak zawsze, interesującymi opowieściami o wrażeniach z podróży, o kulturze kraju, jego mieszkańcach i niespotykanej przyrodzie – od samego autora.