Ŝĉecina Esperanta Printempo 2019
„Ŝĉecino ŝanĝiĝas” (26-27-28 aprilo 2019)
Invitilo
Karaj geamikoj,
La 26-an de aprilo 2019 komenĉiĝos la sesa Ŝĉecina Esperanta Printempo, ĉi-jare dediĉita al konstanta ŝanĝado de nia bela urbo. Ni planas viziti rekonstruitan ĉekastelan “malnovan” kvartalon kaj troviĝantan tie iaman urbodomon kun muzeo dediĉita al historio de Ŝĉecino. Poste de situita je alteco de 53 metroj vidpunkto de katedrala turo ni povos admiri panoramon de tuta ĉerivera parto de la urbo kaj aŭskulti kiel ĝi ŝanĝiĝis dum lastaj jaroj.
Kiel kutime la aranĝon komencos la koncerto en Ŝĉecina Filharmonio, sabate posttagmeze okazos artaj programeroj kaj prelegoj an la festosalono, kaj dum ambaŭ vesperoj ni kafoklaĉos regalitaj de hejmpreparitaj kukoj kaj manĝaĵoj. Sube vi trovos la programon, organizajn informojn kaj aliĝilon. Ĝis la revido aprile!
Pilgrimo tra Beskidy montaro
En la semajnfino 18-19 de aŭgusto 2018 esperantistoj el Pollando, Ĉeĥio kaj Ukrainio venis al Beskid Śląski-montaro celante al la sanktejo en Szczyrk Górka.
Unue ili venis al la montopinto Szyndzielnia (1028 metroj super maro) apud la urbo Bielsko-Biała, kie funkcias lastatempe renovigita telfero (gondolo), kaj poste promenis al najbara pinto Klimczok (1117 m). Kelkaj venis jam sabate kaj vagadis – tra la pinto Trzy Kopce (1082m) ĉe kiu troviĝas 925-metroj longa subtera kaverno – al la pinto Błatnia (917m) de kie videblas bela panoramo de la montaro. Videblis inter alie la pinto Skrzyczne (1257), fama de vintra sportumado (skisaltado), kiu situas apud Szczyrk-urbeto. Suno brilis, belaj floroj sur voje ĝojigis okulojn de vagantoj, arbaraj fruktoj bongustis, oni trovis ankaŭ manĝeblajn fungojn.
Dimanĉe ĉirkaŭ tagmezo apud montara gastejo ĉe la pinto Klimczok ok samideanoj renkontiĝis, kaj poste kune malsupreniris al la sanktejo. En Szczyrk-Górka sume renkontiĝis 19 samideanoj. Ili babilis, refreŝigis sin trinkane mineralan akvon elirantan el roko kaj vizitis la sanktejon proksime al kiu antaŭ kelkaj semajnoj estis fino de la biciklista vetkuro “Tour de Pologne” en la loko nomata “Agla nesto”. Alveninte al Szczyrk Centrum kelkaj el samideanoj – ĝuis gustumadon de loka manĝo en la regiona restoracio “Malnova Muelilo”. Tiu partopreninda pilgrimado estis organizita de PEA filio en Bielsko Biała.
Kun amikaj salutoj Adam Wilkus
Jen kelkaj fotoj
Renkontiĝo sur Ĉantorio
La 17-an de junio 2018 okazis ĉijara kunveno de polaj, ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj sur la pinto Ĉantorio en la montaro Beskidy. Kunvenoj okazadas ĉiam la trian dimanĉon de junio ekde 1927 (escepte la jaroj de la dua mondmilito).
Ĉijare en la renkontiĝo partoprenis nur ĉeĥoj kaj poloj, kune 19 geesperantistoj.
Poloj atingis la montopinton per telfero, ĉeĥoj per piede, kaj ĉiuj renkontiĝis supre antaŭ la gastejo kie ili trinkis, manĝis kaj babilis kiel amiko kun amiko.
Je la 12 horo reprezentantoj de poloj kaj ĉeĥoj malfermis la kunvenon, poste ĉiu el partprenantoj diris kelkajn vortojn pri si mem, sekve kiel kutime ili faris komunan foton.
La vetero estis tre favora, la suno brilis, ne estis tro varme nek malvarme.
Dum la renkontiĝo regis bona etoso, apud la gastejo dum kelkaj horoj oni povas aŭdi gajan, amikan babiladon en la internacia lingvo.
Ni invitas ĉiujn sur la pinto Ĉantorio venontjare.
Krystyna Grochocka
Fotogalerio
Kunveno en Zielona Góra
Sabato, la 2-an de majo 2018 estis tago de laŭvica renkontiĝo lubuŝa esperantistaro. Integrita grupo ŝatantoj de internacia lingvo jam de dek kelkaj jaroj tiajn renkontiĝojn organizas en Zielona Góra. Ĉe la kafo kaj kuko oni povas diskuti pri komunaj interesiĝoj, interparoli esperante. Giaj inicjatoro antaŭ dek kelkaj jaroj estis Antoni Beyga el Siedlec ĉe Wolsztyn, eminenta propaganto de esperanto en sia regiono kaj en interreto. Sinjoron Antoni ni adiaŭis por eterneco antaŭ kelkaj semajnoj. Li estis entombigita en Siedlece. Dum nia lasta kunveno, la 2-an de junio ni solene, per unuminuta silento festis memoron pri li.
Nia specjala gasto dum junia konveno estis prezidanto de Pola Esperanto Asocio Aleksander Zdechlik, kiu vojaĝis al ni el Silezio por ekkoni situacion de esperanto movado en lubuŝa regiono kaj ankaŭ informi nin pri funkcionado de Asocio en la lando. En disputo akazanta en gastigema Vojevodia kaj Urba Biblioteko en Zielona Góra oni parolis pri niaj devigoj al estraro de Pola Esperanto Asocio, kiu zorgas ekkalkuli membraron kaj elstari rilatoj. En parolado de prezidanto la plej moderna konkludo estis volo por ricevi al PEA specjalan permeson de pola ŝtato por kolekti 1% de imposto. Se tio sukcesus, estos ekstra mono por agado.
Andreo Szczudlo, Wschowa
fotogalerio
Ekde la 26-a ĝis la 28-a de majo 2018 okazis en Zabrze (suda Pollando) la 37-a Kongreso de Polaj Esperantistoj. En ĝi partoprenis ĉirkaŭ 50 esperantistoj el tuta Pollando kaj esksterlendanoj el Francio, Germanio, Norvegio, Italio, Japanio kaj Ĉeĥio.
La Kongreso estis destinita al pola karboindustrio.
Solena malfermo de la Kongreso okazis subtere en la minejo „Guido”.
Unue prezidanto de PEA Aleksander Zdechlik salutis invititajn gastojn kaj ĉiujn esperantistojn. Poste parolis invititaj gastoj – reprezentanto de la urba oficejo kaj direktoro de muzeo kaj salutvortojn diris eksterlandanoj. Sekve prelegis Ewa Caban pri „Unikaj postrestaĵoj de karboindustrio en Zabrze”. La solenan malfermon finis Jomo per kelkaj kanzonoj.
Aliaj programoj okazis en Sporta Halo MOSiR.
Ni povis partopreni en kelkaj prelgoj:
Pri la urbo Zabrze prelegis Krystyna Grochocka. Tre interesa estis prelego de Edmond Plutniak el Francio “Norda Francio eta Pollando”. La vivo de sileziaj minejaj familioj ni ekkonis dank’al prelego de Ewa Caban „Nikiszowiec kaj Giszowiec”. Okaze de 100-a datreveno de sendependeco de Pollando pri historio de Supra Silezio prelegis Aleksander Zdechlik.
Vespere ni partoprenis la artajn programojn: koncerton de ĉeĥa ensemblo „Noproblem” kaj koncerton de franca artisto JOMO.
Dum la Kongreso okazis ankaŭ ekskursoj: en Minejo „Guido” , al „Galerio de Reĝino Luiza”, kaj al Rejona Stacio de Minejaj Savistoj. Ni vizitis la „Urban Botanikan Ĝardenon” kie ni ripozis kaj admiris multe da arboj, arbustoj kaj belajn ekzotikajn plantojn.
Dimanĉe estis organizita Ĉefa Kunsido de Pola Esperanto-Asocio.
Dum la Kongreso regis bona etoso kaj ni esperas ke ĉiuj prtoprenantoj estis kontentaj kaj denove revenos al nia urbo.
Krystyna Grochocka
En la loka gazeto “Głos Zabrza i Rudy Ślaskiej” aperis artikolo pri la Kongreso.
Fotogalerio
Kongreso de Polaj Esperantistoj en Zabrze
26-28 majo 2018
La 37-a Kongreso de Polaj Esperantistoj en Zabrze (Zabĵe)
en plejprofunda nivelo en Minejo Guido -320 m subtere
organizota sub honora patroneco de Prezidentino de la Urbo Zabrze
s-ino magistro Małgorzata Mańka-Szulik (Maŭgoĵata Manka-Ŝulik)
Kongreso destinita estos al pola karboindustrio
Organizatoro: Pola Esperanto-Asocio str. gen. W. Andersa 37/59 a, 00-159 Warszawa
Termino: 26-28 majo 2018 j. (sabato, dimanĉo, lundo)
Loko: Zabrze (Zabĵe) (organizatoroj nun negocas ĝustajn lokojn)
Programo de 37-a Kongreso de Polaj Esperantistoj
sabato la 26-a de majo
Minejo”Guido” ( prononco:”Gujdo”)
9:00 komenco de transporto subteren
9:15 solena malfermo de la Kongreso
- komenco – paroloj de invititaj gastoj
- prelego – „Unikaj postrestaĵoj de karboindustrio en Zabrze” – Ewa Caban
- arta parto – kelkaj kanzonoj – „JOMO”
11:00 teknikaj informoj
- transporto surteren
11:30 ekskurso en Minejo „Guido”
13:30 fino de la ekskurso
13:30 -15:00 tagmanǧa paǔzo
Sportejo MOSIR
15:00 prelego „Zabrze” ( prononco:Zabĵe) – Krystyna Grochocka
15:30 prelego „Norda Francio eta Pollando” – Edmond Plutniak
17:00 teknika paǔzo
18:00 koncerto de ĉeha ensemblo „Noproblem”
dimanĉo la 27-a de majo
Sportejo MOSIR
10:00 – 12:30 Ĉefa Kunsido de Pola Esperanto-Asocio (pole)
por aliaj partoprenantoj ekstere
10:00 – 12:00 vizito en la „Botanika Ĝardeno en Zabrze”
aǔ se ne estos bona vetero
11:00 -12:00 vizito en urba muzeo „Cafe Silesia”
Sportejo MOSIR
por ĉiuj
13:00 -15:00 ekskurso al „Galerio de Reĝino Luiza”
16:00- 17:00 prelego „Nikiszowiec ( prononco: Nikiŝovjec) kaj Giszowiec ( prononco: Giŝovjec) du miraklaj kvartaloj – Ewa Caban
17:00 – 18:00 prelego
18:00 koncerto de franca artisto JOMO
lundo la 28-a de majo
Rejona Stacio de Minejaj Savistoj
9:00 -10:30 vizito en la Stacio
Sportejo MOSIR
11:00 -14:00 prelegoj
14:00 Solena fermo de la Kongreso
Tranoktoj:
Oni rezervis tranoktadon en Hotelo Ambasador (apud la Minejo) Zabrze ul. 3-go Maja 78
en ĉambroj 3-4 personaj jam ekde vendredo la 25 majo. Prezo estas 45,00 zł kontraŭ unu tranokto.
Okaze de elĉerpiĝo de lokoj en la Hotelo Ambasador organizantoj havas rajton proponi alian hotelon kun aliaj prezoj.
Manĝado:
Memstare.
Aliĝkotizo:
35,00 zł
Aliĝoj:
Aliĝoj oni devas sendi al reta adreso: aleksander.zdechlik@gmail.com aŭ al normala adreso: Polski Związek Esperantystów O/Gliwice, skr. poczt. 21, 44-100 Gliwice kun informo pri kvanto da tranoktoj kaj kun planitaj ekskursoj. En la aliĝo oni devas aldoni kontakton.
Aliĝoj estos validaj post la enpago (nur por poloj) kaj ili estos registrataj ĝis la 30-a aprilo 2018. Post la dato organizatoroj povos preni aliĝon sed nenion garantias.
Enpagoj:
Oni povos pagi al bankokonto dePEA nr 64 2130 0004 2001 0558 6110 0001 kun alskribo – Kongrso en Zabrze.
Monsumo devas havi aliĝkotizon 35,00 zł kaj enpagon kontraŭ tranoktoj (kvanto de tranoktoj x 45,00 zł). Se iu rezignus la enpago povos esti ne redonita.
Aliĝilo
Sabate la 14-an de oktobro 2017 vizitis nian filion en Brodnica prezidanto de PEA Aleksander Zdechlik.
Filio de PEA en Brodnica agas ĉefe turisme. Tiuj kiuj volas partopreni ian turisman aranĝon ili nepre devas esti ano de la filio. Helpas al tio turisma firmao AnDa proponante malmulte kostajn ekskursojn. Ĉio estas ebla pro ago de prezidantino de la filio Jadwiga Łapkiewicz.
La filio posedas sian lokon. Ĝin montras suficxe granda tabulo ĉe enirejo al la domo. La loko ne estas granda pro tio estis eĉ du kunsidoj de anoj, unua je 10-a h. kaj dua je la 12-a h. Kompreneble nia prezidanto ne estis ĉefa persono dum la kunsidoj sed direktoro de la firmao AnDa sinjoro Bartosz Bajon estis plej grava. Li parolis pri venontjaraj ekskursoj al Bulgario kaj al Sicilio.
Ĉion bonan karaj geamikoj.