Lingvo:

Estraro de PEA

Robert Kamiński

Agnieszka Mozer

Zofia Śmistek

Alina Mozer

Gizela Matray

Kamil Getka

Menuo

Subtenas nin

Nia fejsbuka paĝo

Facebook Pagelike Widget

Kontakto

Ĉefa Estraro de PEA

str. Gen. W. Andersa 37

apartamento 59a

00-159 Warszawa

tel.: +48 720 912 520

pea@esperanto.pl

www.esperanto.pl

Vikipedio

facebook

Arkivoj

(Polski) Organizujesz wydarzenie esperanckie? Prześlij nam informację o nim

La revuo Pola Esperantisto aperis en 1906 en Lvovo komence kiel organo de la loka Esperanto-Societo. Ekde 1908 ĝi estis eldonata en Varsovio kiel organo de la polaj esperantistoj. Ĝis 1914 ĝia ĉefredaktoro estis Leon Zamenhof, frato de la kreinto de Esperanto. En la komencaj jaroj de la 1-a mondmilito (kaj kelkfoje en postaj jaroj) Pola Esperantisto ne aperis aŭ aperis neregule.

Post la 2-a mondmilito ĝis 1990 Pola Esperantisto estis eldonata kiel organo de Pola Esperanto-Asocio. Post kelkjara interrompo Pola Esperantisto reaperis en 2004 en la eldonejo HEJME (Kazimierz Leja) kiel soci-kultura magazino ne ligita kun PEA. En 2008 Pola Esperantisto revenis al PEA kiel ĝia organo kaj ĝis 2012 estis eldonata en Nowy Sącz, la tiama sidejo de PEA (Halina Komar, Danuta Kowalska). Dum 2012 ĉefredaktoro estis Barbara Pietrzak. Ekde 2013 la redakcio de Pola Eperantisto troviĝas en Lodzo. La nuna ĉefredaktoroj estas Robert Kamiński kaj Teresa Nemere.

Pola Esperantisto (diversmaniere en sia pli ol 100-jara historio) servis al la legantoj per informoj pri la pola kaj monda E-movadoj, la agado de polaj esperantistoj. Ĝi publikigis lingvajn konsilojn kaj gramatikajn klarigojn. Signifan rolon ludis en ĝi la originala E-literaturo kaj tradukoj, artikoloj pri Pollando. Notindas, ke kiel tradukisto debutis en ĝi konata pola poeto Julian Tuwim per siaj E-tradukoj de poeziaĵoj de Leopold Staff, Kazimierz Przerwa Tetmajer kaj Juliusz Słowacki.

Aktuala koresponda adreso de la Redakcio estas:

Pola Esperantisto, ul. Gen. Wł. Andersa 37/59a, 00-159 Warszawa.

elektronike: rk-lodzo@poczta.wp.pl

La abono

por 2022 pro 6 numeroj papere egalas al:

  • Pollando – 58 zlotoj
  • eksterlando – 20 eŭroj

por 2022 pro 6 numeroj ciferece (pdf) egalas al:

  • Pollando – 27 zlotoj
  • eksterlando – 10 eŭroj

La abonpagoj en zlotoj aŭ eŭroj estas pagendaj al:

Pola Esperanto-Asocio, ul. Gen. Wł. Andersa 37/59a, 00-159 Warszawa.
Numero de la konto: 37 2130 0004 2001 0558 6110 0002
La mendoj provizu informo, ke temas pri abono de Pola Esperantisto.

ATENTO: Abonoj per eŭroj validas post aldono de 10 eŭroj por la bankaj kostoj.

Polan Esperantiston eblas aboni ankaŭ pere de la konto en UEA: peaa-v; Detaloj troviĝas ĉe: http://www.uea.org/alighoj/pag_m…

Dum la jaroj 2004-2007 Pola Esperantisto aperis en la eldonejo HEJME

 

 

pro 6 numeroj papere:

 

pro: 6 numeroj ciferece: