Lingvo:

Estraro de PEA

Robert Kamiński

Agnieszka Mozer

Zofia Śmistek

Alina Mozer

Gizela Matray

Kamil Getka

Menuo

Subtenas nin

Nia fejsbuka paĝo

Facebook Pagelike Widget

Kontakto

Ĉefa Estraro de PEA

str. Gen. W. Andersa 37

apartamento 59a

00-159 Warszawa

tel.: +48 720 912 520

pea@esperanto.pl

www.esperanto.pl

Vikipedio

facebook

Arkivoj

(Polski) Organizujesz wydarzenie esperanckie? Prześlij nam informację o nim

aranĝo

Ŝĉecina Esperanta Printempo 2019

„Ŝĉecino ŝanĝiĝas” (26-27-28 aprilo 2019)

Invitilo

Karaj geamikoj,

La 26-an de aprilo 2019 komenĉiĝos la sesa Ŝĉecina Esperanta Printempo, ĉi-jare dediĉita al konstanta ŝanĝado de nia bela urbo. Ni planas viziti rekonstruitan ĉekastelan “malnovan” kvartalon kaj troviĝantan tie iaman urbodomon kun muzeo dediĉita al historio de Ŝĉecino. Poste de situita je alteco de 53 metroj vidpunkto de katedrala turo ni povos admiri panoramon de tuta ĉerivera parto de la urbo kaj aŭskulti kiel ĝi ŝanĝiĝis dum lastaj jaroj.

Kiel kutime la aranĝon komencos la koncerto en Ŝĉecina Filharmonio, sabate posttagmeze okazos artaj programeroj kaj prelegoj an la festosalono, kaj dum ambaŭ vesperoj ni kafoklaĉos regalitaj de hejmpreparitaj kukoj kaj manĝaĵoj. Sube vi trovos la programon, organizajn informojn kaj aliĝilon. Ĝis la revido aprile!

programo             informoj          aligxilo

Pilgrimo tra Beskidy montaro

En la semajnfino 18-19 de aŭgusto 2018 esperantistoj el Pollando, Ĉeĥio kaj Ukrainio venis al Beskid Śląski-montaro celante al la sanktejo en Szczyrk Górka.

Unue ili venis al la montopinto Szyndzielnia (1028 metroj super maro) apud la urbo Bielsko-Biała, kie funkcias lastatempe renovigita telfero (gondolo), kaj poste promenis al najbara pinto Klimczok (1117 m). Kelkaj venis jam sabate kaj vagadis – tra la pinto Trzy Kopce (1082m) ĉe kiu troviĝas 925-metroj longa subtera kaverno – al la pinto Błatnia (917m) de kie videblas bela panoramo de la montaro. Videblis inter alie la pinto Skrzyczne (1257), fama de vintra sportumado (skisaltado), kiu situas apud Szczyrk-urbeto. Suno brilis, belaj floroj sur voje ĝojigis okulojn de vagantoj, arbaraj fruktoj bongustis, oni trovis ankaŭ manĝeblajn fungojn.

Dimanĉe ĉirkaŭ tagmezo apud montara gastejo ĉe la pinto Klimczok ok samideanoj renkontiĝis, kaj poste kune malsupreniris al la sanktejo. En Szczyrk-Górka sume renkontiĝis 19 samideanoj. Ili babilis, refreŝigis sin trinkane mineralan akvon elirantan el roko kaj vizitis la sanktejon proksime al kiu antaŭ kelkaj semajnoj estis fino de la biciklista vetkuro “Tour de Pologne” en la loko nomata “Agla nesto”. Alveninte al Szczyrk Centrum kelkaj el samideanoj – ĝuis gustumadon de loka manĝo en la regiona restoracio “Malnova Muelilo”. Tiu partopreninda pilgrimado estis organizita de PEA filio en Bielsko Biała.

Kun amikaj salutoj Adam Wilkus

Jen kelkaj fotoj

Renkontiĝo sur Ĉantorio

La 17-an de junio 2018 okazis ĉijara kunveno de polaj, ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj sur la pinto Ĉantorio en la montaro Beskidy. Kunvenoj okazadas ĉiam la trian dimanĉon de junio ekde 1927 (escepte la jaroj de la dua mondmilito).
Ĉijare en la renkontiĝo partoprenis nur ĉeĥoj kaj poloj, kune 19 geesperantistoj.
Poloj atingis la montopinton per telfero, ĉeĥoj per piede, kaj ĉiuj renkontiĝis supre antaŭ la gastejo kie ili trinkis, manĝis kaj babilis kiel amiko kun amiko.
Je la 12 horo reprezentantoj de poloj kaj ĉeĥoj malfermis la kunvenon, poste ĉiu el partprenantoj diris kelkajn vortojn pri si mem, sekve kiel kutime ili faris komunan foton.
La vetero estis tre favora, la suno brilis, ne estis tro varme nek malvarme.
Dum la renkontiĝo regis  bona etoso, apud la gastejo dum kelkaj horoj oni povas aŭdi gajan, amikan babiladon en la internacia lingvo.
Ni invitas ĉiujn sur la pinto Ĉantorio venontjare.

Krystyna Grochocka

Fotogalerio

Kunveno en Zielona Góra

Sabato, la 2-an de majo 2018 estis tago de laŭvica renkontiĝo lubuŝa esperantistaro. Integrita grupo ŝatantoj de internacia lingvo jam de dek kelkaj jaroj tiajn renkontiĝojn organizas en Zielona Góra. Ĉe la kafo kaj kuko oni povas diskuti pri komunaj interesiĝoj, interparoli esperante. Giaj inicjatoro antaŭ dek kelkaj jaroj estis Antoni Beyga el Siedlec ĉe Wolsztyn, eminenta propaganto de esperanto en sia regiono kaj en interreto. Sinjoron Antoni ni adiaŭis por eterneco antaŭ kelkaj semajnoj. Li estis entombigita en Siedlece. Dum nia lasta kunveno,  la 2-an de junio ni solene, per unuminuta silento festis memoron pri li.

Nia specjala gasto dum junia konveno estis prezidanto de Pola Esperanto Asocio Aleksander Zdechlik, kiu vojaĝis al ni el Silezio por ekkoni situacion de esperanto movado en lubuŝa regiono kaj ankaŭ informi nin pri funkcionado de Asocio en la lando. En disputo akazanta en gastigema Vojevodia kaj Urba Biblioteko en Zielona Góra oni parolis pri niaj devigoj al estraro de Pola Esperanto Asocio, kiu zorgas ekkalkuli membraron kaj elstari rilatoj. En parolado de prezidanto la plej moderna konkludo estis volo por ricevi al PEA specjalan permeson de pola ŝtato por kolekti 1% de imposto. Se tio sukcesus, estos ekstra mono por agado.

Andreo Szczudlo, Wschowa

fotogalerio

Blazono de BrodnicaSabate la 14-an de oktobro 2017 vizitis nian filion en Brodnica prezidanto de PEA Aleksander Zdechlik.

Filio de PEA en Brodnica agas ĉefe turisme. Tiuj kiuj volas partopreni ian turisman aranĝon ili nepre devas esti ano de la filio. Helpas al tio turisma firmao AnDa proponante malmulte kostajn ekskursojn. Ĉio estas ebla pro ago de prezidantino de la filio Jadwiga Łapkiewicz.

La filio posedas sian lokon. Ĝin montras suficxe granda tabulo ĉe enirejo al la domo. La loko ne estas granda pro tio estis eĉ du kunsidoj de anoj, unua je 10-a h. kaj dua je la 12-a h. Kompreneble nia prezidanto ne estis ĉefa persono dum la kunsidoj sed direktoro de la firmao AnDa sinjoro Bartosz Bajon estis plej grava. Li parolis pri venontjaraj ekskursoj al Bulgario kaj al Sicilio.

Ĉion bonan karaj geamikoj.

Domo kie estas sidejo de PZE filio en Brodnica Tabulo ĉe la enirejo Gravulo direktoro Bartosz Bajon Kunsido

Ana Manero, Javier Romero Tello kaj Miguel Fernández venis al Varsovio prezenti sin dum la nia Festivalo.

 Unu el la prezentadoj de Miguel Fernández kaj Ana Manero dum la tagoj de la Varsovia Festivalo.

 Vizito ĉe la monumento-tombo de L.L. Zamenhof dum la tagoj de la Varsovia  Festivalo.