Lingvo:
Estraro de PEA

Robert Kamiński

Agnieszka Mozer

Zofia Śmistek

Alina Mozer

Gizela Matray

Kamil Getka

Menuo
Subtenas nin
Nia fejsbuka paĝo
Facebook Pagelike Widget
Kontakto

Ĉefa Estraro de PEA

str. Gen. W. Andersa 37

apartamento 59a

00-159 Warszawa

tel.: +48 720 912 520

pea@esperanto.pl

www.esperanto.pl

Vikipedio

facebook

Arkivoj
(Polski) Organizujesz wydarzenie esperanckie? Prześlij nam informację o nim

Postkongresaj impresoj el Łochów

La 38-a Pola Esperanto-Kongreso forkuris en historion. Ekde 31-a de majo ĝis 2-a de junio 2019 partoprenis ĝin ĉirkaǔ kvindek polaj, germanaj, nederlandaj, rusa kaj japana esperantistoj. La temo de ĉi-jara PEK estis dediĉita al la familio de Zamenhof. Kadre de kongresa programo organizantoj preparis interesajn kulturajn kaj turismajn aranĝojn. Kiel kongresurbon oni elektis Łochów, la pitoreskan urbon en Mazovio apud la rivero Liwiec, ĉirkaŭitan de arbara komplekso. Ĉi-jare la urbo festas ŝian 50-an jubileon. Kongresejo troviĝis en la renovigita stacidomo ĉe la fervoja linio Varsovio – Bjalistoko, konstruita en la dua duono de 19-a jarcento. Kongresanoj ripozadis kaj tranoktadis en renesanca Palaco apud Bienego Łochów.

Unuatage, post solena malfermo de la kongreso kaj komuna fotado kun E-flago antaŭ la kongresejo, okazis prelegoj pri beleco kaj historio de la kongresurbo, pri Lidia Zamenhof kaj ŝia amikino Ewa Toren. Posttagmeze kongresanoj partoprenis kantoatelieron de la nederlanda duopo „Kajto” lernante humurplenajn E-kantojn de la ensemblo.

Sabate kongresanoj ekskursis al Treblinka kaj Brok. Nuntempe en Treblinka, kie dum la 2-a mondmilito funkciis nazia koncentrejo, troviĝas granda memoraĵo farita de multaj ŝtonoj. Memorante, ke familio de Zamenhof pereis tie, kongresanoj omaĝis viktimojn per silenta minuto kaj esperantlingve enskribis kelkajn vortojn en la muzea memorlibro. Sekve, ekskursanoj ripozis en malnova urbeto Brok apud la rivero Bug admirante belan mazovian panoramon kaj du lignajn ventmuelilojn. En la sama tempo kelkaj el la kongresanoj biciklis al naturrezervejo Wilcze Błota (Lupaj Kotoj). Posttagmeze okazis prelegoj pri revuo “Pola Esperantisto” kaj pri eblecoj monhelpi por PEA. Vespere okazis koncerto de duopo “Kajto” en la stacidoma salono, kiun ĉeestis ne nur kongresanoj sed ankaŭ la urbestro kaj aliaj loĝantoj de Łochów.

Dimanĉe matene kongresanoj preĝis, parte esperantlingve, dum sankta meso en apudpalaca ligna preĝejo. Sekve okazis Ĝenerala Kunveno de PEA. Oni elektis la novajn Estraron kaj Revizian Komisionon. Samtempe kelkaj kongresanoj vizitis la Palacon kaj Bienegon de Łochów, promenis tra la ĉirkaŭata ĝin parko, vizitis interalie la Insulon de Poetoj kaj Verkistoj, regardis lignajn skulptaĵojn kaj preterpasis modernan mezlernejon. Posttagmeze dum la solena fermo de la kongreso oni anoncis, ke en venonta 2020 jaro okazos komuna pola-germana E‑kongreso en najbaraj urboj Frankfurt (Oder) kaj Słubice. Fine, kelkaj kongresanoj ĝuis prezentadon de junulara dancgrupo en loka mezlernejo. Dum la tuta kongreso akompanis nin sunplena vetero. Ni nur bedaŭras, ke kongresanoj ne postlasis porĉiaman memoraĵon pri la 38‑a PEK en la kongresurbo. Oni povis ekzemple kreskigi arbon aǔ krei ĉeokazan lignan skulptaĵon helpe de loka artisto.

Fotoj pri la kongreso rigardeblas ĉe la retadreso: https://flic.kr/s/aHsmE31714

Paweł Dzienis kaj Adam Wilkus

 

 

Respondi