La 23-an de aprilo 2021 en Milanówek forpasis eminenta Esperantisto, membro de Akademio de Esperanto, instruisto, redaktoro de Esperanto-redakcio de Pola Radio, historiisto – Andrzej Pettyn.
La funebra ceremonio okazos la 28-an de aprilo 2021 sur la tombejo ĉe la str. Wojska Polskiego 95 en Milanówek.
Kun la granda malĝojo,
Ĉefa Estraro de PEA
La 9-an de oktobro 2019, en Parizo forpasis Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof.
Irena Łowińska forpasis la 10-an de septembro 2019. La funebra ceremonio okazos merkrede – la 18-an de septembro 2019 je la 15:05, en Kapelo de sankta Ignacy apud pregxejo cxe Wólka Węglowa en Varsovio.
Irena estis meritplena, aktiva varsovia esperantistino, tradukis kantojn, poeziajxojn kaj aliajn tekstojn. Ŝi instruis Esperanton, gvidis kursojn, redaktis revuon por blindaj esperantistoj – Pola Stelo dum 13 jaroj.