Sur la foto albumo el 2012: Signoj de viv’
La enhavo:
Kio estas Inicialoj D.C. La koncertaj filmetoj.
Intervjuoj kun Éric kaj krom-registraĵoj.
Ligiloj. Kontakto.
Éric Languillat (i.d.c), devene la franco, loĝas kaj koncertas ĉefe en Frankfurto ĉe Majno. Sin li prezentas: Ĉiujn jarojn mi faras kelkajn koncertojn (vi venu!), ĝenerale en/ĉirkaŭ Frankfurto, sed la malpeza koncepto (gitaro + komputilo) facile ebligas vojaĝi. Koncertoj inkluzivas sinkronajn videojn – se estas projekciilo surloke, hejme faritajn kun materialo propra aŭ senkopirajta.
Felisedo de nokto - koncerta peco el la 8a JES.
Éric – nun post ŝanĝo “i.d.c.” – eldonis multajn KDojn, koncertis en multaj lokoj, en Esperantio, i.a. dum la AS, JES, Oranĝa Renkontiĝo kaj FESTO.
La plej novaj albumoj – ankaŭ en la vera 12″ vinila formo.
Aŭskultu, ĝuu kaj komprenu – i.d.c “En mia ĉambret’’” – kun subtekstoj
Éric ĉe Varsovia Vento:
La unua intervjuo…
Registrita aŭguste de 2006 dum 62a IJK en Sarajevo,
publikita en la 11a elsendo, intervjuis Irek,
tempo-daŭro: 7:07
Éric koncerte dum la 1a JES en Zakopane
La dua intervjuo…
Registrita septembre de 2009 dum Arkones,
publikita en la 52a elsendo, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 10:46.
Éric akustike dum la 2a JES en Burg
La tria intervjuo…
Registrita marte de 2011 en Varsovio,
aperis en la 69a elsendo, intervjuis Irek, ĉeestas:
Goŝka ME, Agnieszka Rudzia, Martusia, Dorota kaj Pieĉarka.
tempo-daŭro 29:51.
La sekvaj mikrofonaj renkontiĝoj…
- Okazis dum la viva registrado de la 77a elsendo dum la 3a JES en Gdansko,
- Sekvis kadre de la 148a elsendo.
Filmetoj de Varsovia Vento ĉe nia jutuba kanalo:
__i.d.c. – En mia ĉambret’ – subtekstita,
__i.d.c akustike – Matilde,
__i.d.c – Felisedo de nokto.
-
Dankon pro La Granda Aventuro!
1 komento
Komentfluo por tiu ĉi artikolo