La tria intervjuo kun Gijom Armide
La 1a parto (tempo-daŭro 28:12) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 28:15) elŝutu
La 3a parto (tempo-daŭro 28:56) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Priskribo de la elsendo
La 90a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 28:12):
- Kelkaj sonoj el la Internacia Junulara Festivalo,
- Alejandro Cosabela – Libera Kant’,
- Enkonduko en la elsendon: Irek kaj Martusia,
- Priparolo de la lastaj eventoj,
- Bondeziroj al Łukasz kaj Natalia,
- Enigmo – kiu kantas?,
- Premiero! Supernova – La Postrompita Temp’,
- Eo en Orienta Timoro – Blogo de Heidi Goes, intervjuo kun Heidi ĉe 3ZZZ radio,
- Intervjuo kun Gijom Armide – parto 1.
La 90a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 28:15):
- Intervjuo kun Gijom Armide – parto 2,
Blogo kun libere elŝutebla muziko, La plej proksima koncerto dum la Brita Kongreso, Gijom filmita koncerte: Amiga Magia Juvel’, Venis La Postrompita Temp’, Amo kaj Asfalto, - Informo pri KER-ekzamenoj en Varsovio,
- Kontakto – la unua priparolo de la 253 numero.
La 90a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 28:56):
- Roman Dobrzyński pri Bona Espero,
- Kurso de la pola lingvo – parto 2, ĉi-foje instruas Martusia kaj Agnieszka,
- Supernova premiere la duan fojon!
Supernova filmita koncerte: Alia Mondo Eblas, Ironio de l’ Destin’.
En la programo pecoj kaj komponaĵoj de Alejandro Cosabela, Gijom Armide, Supernova kaj Pafklik.
Dankon al la ĉefredaktoro de Kontakto pro tiel interesa revuo, kaj al Agata pro laboro dum la IJF.
La sonmaterialojn registris Irek, Marta kaj Agata, prilaboris Irek kaj Martusia,
-
Kia bonega versio!!!
Miaj brakharoj stariĝis tuj post ekaŭskulti ĝin!!!
Mi kantadas! -
La knabinoj sendis kisojn al ni! *-*
-
Rogener Pavinski, via versio kriigis min de ekscito! Ooooooooooooooooooooooooo \m/
Bonega muzikaĵo!!!!
Mi aŭskultadas kaj kantadas ĝin!!! (KRIE) -
Ni venontsemajne planas liberigi ĝin por elŝuto en nia retejo
-
Kun plezuro mi aŭskultis la podkaston n-ro 90. Vi bone tion faras, bone – mi pensas: profesie.
-
Sal’
Iom hontas pri la sono de “Hiphopa Epopeo”…
Vidu ke mi acxetis materialon almenaux pli bonas tie:
http://hiphopesperanto.blogspot.fr/2013/02/platano-ls000-005.htmlKrome tro bona kanto de “Super Nova”, kaj tre bona elsendo entute
Dankon al VV-Teamo !!Kucxak aka Platano
-
Tre interesa programo, gratulon!
La intervjuo kun Gijom’ estas certe aŭskultinda, kaj ankaŭ la raporto de Roman incitas nin al vizitado de Bona Espero. Daŭrigu vian mojosan podkaston, certe!
7 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo