La 43a Boatado de la vilnusa klubo “Juneco”.
La 1a parto (tempo-daŭro 30:32) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 31:38) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Priskribo de la elsendo
La 48a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:32):
- Sonraporto pri la 43a Boatado en Litovio, kiu okazis inter la 28a kaj 31a de majo en Ignalina distrikto, en la Nacia parko Aŭkŝtaitija:
- sonraportoj pri la 41a kaj 42a Boatadoj,
- filmeto pri la 41a Boatado. - Sonraporto pri la Scienca Pikniko en Varsovio, kiu okazis la 30an de majo en la malnova urbo:
- fotoj kaptitaj de la kamerao.
La 48a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 31:38):
- Iom pri historio de la 20a datreveno de la unuaj liberaj balotoj post la dua mondmilito en Pollando:
- filmeto pri Solidareco,
- filmeta rememoro pri la milita stato en Pollando. - Faritaj dum la Aroma Jalto en Krimeo intervjuoj kun Terezja Kapista kaj Zbigniew Galor.
Intervjuas Saŝa. - Kelkaj detaloj pri la Junulara Programo dum la 94a UK en Bjalistoko.
Vizitu krome aliajn sonraportojn pri Boatado.
En la elsendo aperas kantoj de Piżama Porno, Jacek Kaczmarski,
Zuzanna Kornicka, Tone kaj Supernova.
-
En niaj Baltaj landoj Boatado vere estas la plej interesa arangxo. Nepre venu, malsxati ne eblas!
Dankon al Irek pro la sonraporto. =)
Longan vivon kaj bla-bla-blaumadon al Varsavia Vento!!! -
Estis bonege profundigxi denove en la amikecan etoson de la Boatado!
Dankon por la raporto! -
Tre placha litovia akcento !!!
Shajne ankau mi bezonus tian sensttrechan boatadon.
Akceptu salutojn!
3 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo