La 79a Kongreso de Esperanto en Italujo
Iom eksperimente ni bonvenigas vin al ĉiutaga partopreno en la 79a Kongreso de Esperanto en Italujo pere de niaj sonraportoj kaj ni esperas, ke almenaŭ tiel vi sentos vin animaj partoprenantoj kune kun ni. Bonan aŭskultadon!
La 1a parto (tempo-daŭro 22:18) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 24:30) elŝutu
La 3a parto (tempo-daŭro 30:24) elŝutu
La 4a parto (tempo-daŭro 23:50) elŝutu
La 5a parto (tempo-daŭro 27:26) elŝutu
La 6a parto (tempo-daŭro 28:05) elŝutu
La 7a parto (tempo-daŭro 30:45) elŝutu
La 8a parto (tempo-daŭro 29:29) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
JoMo sur la centra placo – La Cigana Kanto
Priskribo de la elsendo
La 82a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 22:18) 18.08.2012:
- renkontiĝo kun la urbestro de Mazara Nicoló Cristaldi, demandas Irek, interpretas Bruĉjo Kasini,
- Laura Brazzabeni pri la alven-statistiko,
- Davide Asorti pri Esperanto kiel ilo por interreligia kaj interpopola komunikado kaj kompreno,
- Katalin Kovats pri la dumkongresa seminaria realeco,
- epizode aperas voĉoj de JoMo kaj Joanna Filipowicz-Choroszucha.
Vive registrita la peco popola kaj salutoj de Thorbjoern (Fulmo) kaj Mathias.
La mezepoka parado en Mazara del Valo
La 82a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 24:30) 19.08.2012:
- konciza enkonduko en la duan raporton,
- Marc Cuffez pri la katolika disservo,
- ĝeneralaj impresoj pri la Verda Foiro en la urbocentro,
- Gražina Opulskiené pri Perfektiga kurso de Esperanto,
- Michael Boris Mandirola pri la mezepoka urba parado,
- JoMo antaŭ koncerto.
Vive registrita muziko de la mezepoka parado kaj de la JoMo koncerto.
La 82a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 30:24) 20.08.2012:
- kelkaj komunikoj en la manĝejo,
- la solena malfermo – viva sonraporto
- renkontiĝo kun Kajto post la koncerto en la urbocentro,
- informoj post la koncerto
Vive registrita muziko de Kajto.
La 82a elsendo – la 4a parto (tempo-daŭro 23:50) 21.08.2012 :
- enkonduko de Marta, Dorota kaj Irek,
- Pri la libroservo rakontas Fioroni Livio kaj Pinori Riccardo,
- ĝenerala impreso de la ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak,
- Aida Cizikaite pri la kurso por komencantoj ,,Enkonduko al Esperanto”,
- salutojn de Robert Kamiński, Magdalena Tatara, Marie-France Gaume kaj Jacques Gaume,
- Francesco Maurelli pri “Kosmo Strategio”,
- Davide Asorti pri la Meditaraneaj Vesperoj.
Vive registrita muziko de Jonas, Fulmo (Thorbjoern) kaj Mathias, kaj Kajto.
Dum la Internacia Vespero familie: Jasmin, Luma, Jani, Jorgos kaj Floreal el Francio
La 82a elsendo – la 5a parto (tempo-daŭro 27:26) 23.08.2012:
- enkonduko de Marta kaj Irek,
- Svetlana Smetanina pri instruado en la mazaraj lernejoj,
- kelkaj sonbildoj de la Internacia Vespero,
- Aleksandro Melnikov kaj Eugeniusz Rybarczyk pri la kongreso,
- naskiĝkanto por Silvie,
- Michael Boris Mandirola pri la Junulara Programo,
- Dorota Rodzianko, Miriana el Kroatio, Marco Teani, Mirosława Kubicka, Nina Pietuchowska, Gražina Opulskiené pri la itala manĝaĵo.
Vive registrita muziko de JoMo, Kajto kaj Jonas, Fulmo kaj Mathias.
La 82a elsendo – la 6a parto (tempo-daŭro 28:05) 24.08.2012:
- komuna kantado en la necesejo,
- enkonduko de Marta kaj Irek,
- kelkaj sonbildoj de la Internacia Vespero,
- renkontiĝo kun novelektita prezidanto de IEJ Pierre Caliari
- Terezija Kapista, Nina Pietuchowska, Anna Skudlarska, Russ Williams, Teodora Butan kaj Stanisław Mandrak pri la kongreso,
- Gražina Opulskiené pri la perfektiga kurso de Esperanto,
- Kim tuj post la koncerto.
Vive registrita muziko de Kajto, Alexey Borodin kaj Kim.
Fermo de la 79a Esperanto-Kongreso en Italujo
La 82a elsendo – la 7a parto (tempo-daŭro 30:45) 25.08.2012:
- la etoso de la Mojosa Nokta Programo,
- enkonduko de Marta kaj Irek,
- sonoj de la kongresa fermo, paroladoj (fragmentoj) de Aldo Grassini kaj Bruĉjo Kasini,
- resumo de Aldo Grassini, la prezidanto de la Itala E-Federacio,
- vizito dum la kurso por komencantoj de Aida Čižikaitė,
- Helena Biskup pri la pola prezentado de la monodramo ”Dro Esperanto”de Mario Migliucci,
- Katalin Kováts pri la rezultoj de la seminarioj por instruistoj kaj pri la estontaj planoj,
- Adiaŭaj vortoj de Marta kaj Irek post semajno de la elsendado.
Vive registrita muziko de Jonas, Fulmo kaj Mathias – dankegon pro via kunlaboro!, kaj konata de ĉiuj italoj peco ))
JoMo dum ricevo de atestilo pri KER-ekzameno
La 82a elsendo – la 8a resuma parto (tempo-daŭro 29:29) 9.09.2012:
- klariga enkonduko de Marta kaj Irek,
- renkontiĝo kun la teatro Improvizo – Svitlana Kravtsova kaj Guriy Kornilyev,
- sonbildoj pri la mediteraneaj vesperoj de Davide Asorti kaj debato kadre de Grundtvig-Seminario,
- Marina Kotsar, Alexey Borodin, Angel Arquillos López, Raffaela Savastano kaj Francesco el Italio pri la kongreso,
- resumo de Irek kaj Marta kun disdono de la voĉe esprimitaj premioj por la plej bonaj programero, prelego, koncerto kaj kurso – aŭskultu se vi scivolemas, kiu ricevis
- JoMo kaj la KER-ekzameno.
Vive registrita muziko de JoMo kaj Kajto.
Pro vere bonkora akcepto kaj amika helpo surloke speciale ni deziras danki al Bruĉjo Kasini, Alessandro Perna kaj Michael Boris Mandirola!!!
Dankon pro via kunlaboro kaj plurfoje pro via granda amikeco!
Dankon karaj aŭskultantoj pro aŭskultado kaj komentado!
La programon gvidas Marta, Dorota kaj Irek, prilaboris Irek
Dankon Dorota pro kunlaboro! ))