La 1a parto (tempo-daŭro 30:16) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 30:07) elŝutu
La 3a parto (tempo-daŭro 31:18) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Priskribo de la elsendo
La 91a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:16):
- Enkonduko en la programon, Martusia kaj Irek, krome redakcias Agata, Goŝka ME kaj Karina,
- Kio plaĉis al Agata dum la IJF, Internacia Junulara Festivalo
- Sonbildo el la IJF,
- Intervjuo kun Kimo J. Henriksen – parto 1.
La 91a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:07):
- Intervjuo kun Kimo J. Henriksen – parto 2,
- Kontakto – Goŝka ME pri ĉefartikolo de la 253 numero.
- Rezultoj de la fejsbuka voĉdonado pri la plej populara muzika video-peco de Varsovia Vento,
- Praktika kurso de la pola – parto 3: gvidas Karina,
- La nova konkurso!
La 91a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 31:18):
- Elektitaj fragmentoj de ankoraŭ neeldonita sona versio de la libro de Roman Dobrzyński “Bona Espero – Idealo kaj Realo“.
Antaŭparolo de Ludoviko Zalewski-Zamenhof,
Enkonduko de la aŭtoro,
El la ĉapitro: Egoisma Altruismo – la 1a parto.
La plej ŝatataj laŭ vi video-pecoj de Varsovia Vento:
- Supernova – Alia Mondo Eblas – 13 voĉoj,
- JoMo – La Cigana Kanto – 8 voĉoj,
- Georgo Handzlik – Ludoviko – 7 voĉoj,
- Gijom – Amo kaj Asfalto – 6 voĉoj,
- La Perdita Generacio – La Kosma Aventuro – 6 voĉoj,
- Alejandro Cosabela – Libera Kant’ – 5 voĉoj.
Plenan liston de la video-pecoj vi trovos en la Arkivejo.
- Reklamoj:
29.06 – 8.07 Roskilde-festivalo 2013, Danio,
18.07 – 21.07 VINA – Vintra Aranĝo de BEJO, Brazilo,
10.08 – 18.08 FESTO en Amikejo Kelmis, Belgio,
La nova KD-albumo de Jonny M. “Regestilo”,
La nova numero de Kontakto.
En la programo pecoj kaj komponaĵoj de Kimo J. Henriksen, Amplifiki, Supernova, Alejandro Cossavella, Jonny M, Georgo Handzlik
Dankon al la ĉefredaktoro de Kontakto pro tiel interesa revuo, kaj al Agata pro laboro dum la IJF!
La sonmaterialojn registris Irek, Marta kaj Agata, prilaboris Irek kaj Martusia,