Postkoncerta renkontiĝo kun Gijom Armide
La 1a parto (tempo-daŭro 31:36) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 30:45) elŝutu
La 3a parto (tempo-daŭro 29:44) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Luana França dum la eŭropa aventuro
Priskribo de la elsendo
La 92a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 31:36):
- Enkonduko en la programon, Martusia kaj Irek, en tio freŝaj informoj el la kluba verdejo,
- Luana França pri si mem kaj pri la impresoj el Eŭropo,
- Postkoncerta renkontiĝo kun Gijom Armide – parto 1.
La 92a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:45):
- Postkoncerta renkontiĝo kun Gijom Armide – parto 2,
- Agata pri Roskilde Festivalo.
La 92a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 29:44):
- Furorkanzonoj “Somerfrapo de 2013” en Fejsbuko,
- Kontakto – pri la 254 numero rakontas Agata, Mikaelo kaj Goŝka ME,
- La 2a elektita fragmento de ankoraŭ neeldonita sona versio de la libro “Bona Espero – Idealo kaj Realo“.
En la programo aperas pecoj kaj komponaĵoj ia. de Gijom Armide, Martin Wiese, Supernova kaj Alejandro Cossavella,
La sonmaterialojn registris Irek, Marta kaj Agata, prilaboris Irek kaj Martusia.