Intervjuo kun Jonny M.
La 1a parto (tempo-daŭro 29:10) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 30:31) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Aŭskultu, ĝuu kaj komprenu – Jonny M. “Dankon!” – sen subtekstoj
Priskribo de la elsendo
La 106a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:10):
- La redakcia, iom hazarda sonbildo,
- Muzika premiero! “La Pac’” de Gilberto Gil “A Paz” en Esperanto, voĉo: Éric Languillat, gitaro: Ĵomart Amzeyev, drumo: Rômulo Felicio, traduko: Manolo Pankorbo, produktado: Roĝer Borĝes, vidu la videon sube,
- En la provizora studio de Varsovia Vento hodiaŭ Martusia, Kasia Ĥo, Goŝka ME, Luana de Mello kaj Irek,
- Roĝer Borĝes – Kaj Sentiĝas Am’ – el la disko “Sendependa”,
- Eksterordinare gaja gasto de nia redakcio, Luana de Mello,
- Poemo de Luana – La nebulo * la poezia retlogo,
- Jonny M. koncerte kun Meva – Esperanto,
- La dua muzika intervjuo kun Jonny M. – parto 1,
La unua intervjuo registrita fine de 2013, - Reklamo: Volontulu en Bjalistoko! kontakto: babelturo(ĉe)gmail.com
La 106a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:31):
- La dua muzika intervjuo kun Jonny M. – parto 2,
- La historia rememoro pri Edmond Privat – Kasia Ĥo,
- Babilado de Irek kun BEMI-anoj pri avantaĝoj posedi biciklon, rakontas pri siaj vidpunktoj kaj spertoj: Alina Brücker, Lars Sözüer, Ivo Miesen kaj Carsten Mischke. BEMI – La Biciklista Esperantista Movado Internacia,
- Salutoj de Luana kaj de la redakcianoj,
- Jonny M. – Kresku Esperantujo!
Paŝo post paŝo moderniĝas nia retejo. Post aktualigo en la subpaĝoj de Gijom Armide, Anjo Amika kaj LPG venis tempo por Éric Languillat.
La elsendon gvidas Martusia, Kasia Ĥo, Goŝka ME, Luana de Mello kaj Irek,
la filmetoj dank’ al interkonsento kun Roĝer Borĝes kaj Jonny M.,
la sonmaterialojn prilaboris Irek,