La kvina intervjuo kun Gijom Armide. Foto: Ivo.
La 1a parto (tempo-daŭro 29:11) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 30:08) elŝutu
La 3a parto (tempo-daŭro 30:08) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Filma ilustrigo de la sonraporto pri la 19a Scenca Pikniko
Priskribo de la elsendo
La 107a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:11):
- Gijom Armide – Tuj kison de vi * tekste,
- La redakcia enkonduko de Martusia kaj Irek,
- Premiero! Platano – Ĝis tuj * El la projekto LS/006, kiu elŝuteblas ĉe: Hiphopo en Esperanto,
- Ĝoja kaj Dae-bong el Koreio ĉe Varsovia Vento, E-movado en Koreio,
- La historiaj pripensoj de Kasia Ĥo – Hector Hodler,
- La kvina intervjuo kun Gijom Armide – parto 1,
pli fruaj intervjuoj: Gijom Armide, oficiala retejo: jadeo.
La 107a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:08):
- La kvina intervjuo kun Gijom Armide – parto 2, sed ne la lasta – daŭrigo sekvos en la 108a elsendo,
- Gijom Armide – Milion’ da kaj * teksto,
- Priparolo de la plej interesaj artikoloj en la 265a numero de Kontakto – Kasia Ĥo, Marek kaj Martusia, dume la muzika komponaĵo de Platano,
- Roman Dobrzyński pri apero kaj realigo de ideo krei la portelevidan kurson de Eo “Mazi” – parto 1.
La 107a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 30:08):
- Roman Dobrzyński pri apero kaj realigo de ideo krei la portelevidan kurson de Eo “Mazi” – parto 2,
daŭrigo en la 108a elsendo, - Premiero! Platano – Tekila Barato * el la projekto LS/006,
- L. L. Zamenhof – Mia penso * tekste, prezentas Jerzy Fornal,
- Sonraporto pri la 19a Scenca Pikniko, kiu okazis la 9an de majo en urbocentro de Varsovio * filme,
- Gijom Armide – La plej granda * teksto.
En la elsendo aŭdeblas muziko de Gijom Armide kaj Platano.
La elsendon gvidas Martusia kaj Irek,
la sonmaterialojn prilaboris Irek.