Luana kun Jesper Jacobsen dum la intervjuo pri energi-politiko
La 1a parto (tempo-daŭro 29:27) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 29:42) elŝutu
La 3a parto (tempo-daŭro 30:59) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Ĵomart kaj Nataŝa - Ho mia kor’
Priskribo de la elsendo
La 112a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:27):
- Platano – 2016-2,
- Enkonduko de Martusia kaj Irek, dume kelkaj son-bildoj el la 1a elsendo,
- Jacques Yvart – La korpo eŭropa,
- Angulo de Istvan Ertl – Vintra Nasko,
- Espo Despo – Libere-Aere,
- Irek kun Roman Dobrzyński pri Sinjoro Tadeo en traduko de Antoni Grabowski – parto 1.
- Reklamo: La 75a Hispana Kongreso de Esperanto.
En la parto aŭdeblas fragmentoj de la 1a elsendo de Varsovia Vento kaj voĉoj de niaj delonge karaj geamikoj
La 112a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 29:42):
- Irek kun Roman Dobrzyński pri Sinjoro Tadeo en traduko de Antoni Grabowski – parto 2,
filmo “Sinjoro Tadeo – Pan Tadeusz” en la pola versio, - Ĵomart kaj Nataŝa – Ploras roz’ degelonta * filme en koncerto,
- Mikrofona renkontiĝo kun Ĵomart kaj Nataŝa,
- Ĵomart kaj Nataŝa – Ho mia kor’ * filme,
- Angulo de Istvan Ertl – La lingvo,
- Reklamo: Vizitu la Kastelon Greziljono.
La 112a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 30:59):
- Redakcie pri la 269/270a nro de Kontakto – elektitajn artikolojn prezentas: Martusia, Marek, Goŝka ME, Kasia Ĥo,
- Eterne Rima – Du literoj,
- Luana kun Jesper Jacobsen pri energi-politiko kaj la klimata ŝanĝiĝo,
- Adiaŭo de Martusia kaj Irek,
- Pafklik – Gangstero esperantista.
La elsendon gvidas Martusia kaj Irek,
la sonmaterialojn registris Luana kaj Irek,
la tuton prilaboris Irek.