Muzike, por ne forgesi… La Perdita Generacio – vizitu subpaĝon de LPG.
La 1a parto (tempo-daŭro 30:31) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 29:16) elŝutu
La 3a parto (tempo-daŭro 30:39) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
La Perdita Generacio – La kosma aventuro,
Priskribo de la elsendo
La 113a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:31):
- Supernova – Stela Nokto,
- Enkonduko de Martusia kaj Irek, dume pri la 3a Muzika Konkurso de Kontakto kaj kio estas en la programo,
- La Perdita Generacio – Societo de Vivantaj Poetoj,
- Rememoro pri Ludoviko Zamenhof – prezentas: Ala, Ela kaj Jerzy Fornal – La pluvo * tekste,
- Agnieszka (Rudzia) pri la 99a datreveno,
- La Perdita Generacio – La Kosma Aventuro,
- Irek kun Amri Wandel pri vivo ekster Tero kaj pri la temp-vojaĝoj – parto 1,
- Reklamo: La 75a Hispana Kongreso de Esperanto.
La 113a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 29:16):
- Irek kun Amri Wandel pri vivo ekster Tero kaj pri la temp-vojaĝoj – parto 2,
- La Perdita Generacio – Malantaŭen,
- Tomaso kun Yves Nevelsteen pri Duolingo,
- Sylvia pri la 75a Hispana Kongreso de Esperanto.
La 113a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 30:39):
- Angulo de Istvan Ertl – En alies loĝejo,
- Marek pri la vikipedia konkursa agado,
- Ĵenja (Jennifer Bondelid) pri sia esperantistiĝo, ideoj kaj planoj pri Kino-Teatro-Festivalo,
- La Perdita Generacio – Nia Fiera Policisto,
- Bert Schumann pri la historio kaj nuntempo de Kastelo Greziljono,
- Ludoviko L. Zamenhof – Al la fratoj * tekste, prezentas Jerzy Fornal,
- Adiaŭo de Martusia kaj Irek, invito al la Ŝĉecina Esperanta Printempo,
- La Perdita Generacio – Amokanto,
- Salutojn de Kasia Ĥo.
La elsendon gvidas Martusia kaj Irek,
la sonmaterialojn registris Ĵenja, Tomaso kaj Irek,
la tuton prilaboris Irek.