Éric dum la akustika koncerto dum la 2a JES
La 1a parto (tempo-daŭro 31:51) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 30:37) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Priskribo de la elsendo
La 69a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 31:51):
- Enkonduko de Irek,
- Sonraporton el Gdańsk pri la renkontiĝo “Libra ondo tra la tuta mondo” prezentas Mira Mazur, la prezidantino de Gdanska Filio de PEA,
- Marta, Goŝka ME kaj Agnieszka Rudzia pri Ludoviko Zamenhof, ne forgesu pri la 14a de aprilo!
- Anoncon pri la esperantista ĉeesto en Scienca Pikniko en Varsovio prezentas Mariusz Majewski, la prezidanto de Varsovia Filio de PEA,
- Marta, Goŝka ME kaj Agnieszka Rudzia priparolas la komentojn,
- Intervjuo kun Éric Languillat – Inicialoj DC – parto 1,
- Reklamoj:
Nova E-podkasto “Krokoloko”,
Vinilkosmo-radio,
Esperanta Kinofestivalo “Kino sen limoj”.
La 69a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:37):
- Intervjuo kun Éric Languillat – Inicialoj DC – parto 2,
- Pri la Pola Retradio en Esperanto rakontas Barbara Pietrzak,
- Mencio pri okazigo de la 3a JES.
En la programo aperas muziko de Benoit el Nantes, Whity, Eterne Rima kaj 2 novaj pecoj de Éric Languillat – Inicialoj DC.
La sonmaterialojn kolektis Irek kaj Marta (Martusia), la elsendon kompilis Irek kun Marta.