Ĉapeloj – la unua animacia filmeto en Esperanto
La 1a parto (tempo-daŭro 31:54) eŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 31:40) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Priskribo de la elsendo
La 70a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 31:54):
- Enkonduko de Irek,
- Skoltoj trejnseminarias en Varsovio – informo,
- Subitaj gastoj el Litovio kaj Aŭstrio en la kluba verdejo,
- Raporto de Betty – Prelegeto pri DCF (Dana Asocio de Biciklantoj), prezentas Jens S. Larsen – teksto de la prelego,
- Respondo al Mazi de Krokoloko,
- Intervjuo kun Simono Keith Barney – parto 1.
La 70a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 31:40):
- Intervjuo kun Simono Keith Barney – parto 2 - enketo de Simono,
- Goŝka ME, Agnieszka Rudzia kaj Marta iom pri plezuroj kaj devoj iom pri viaj reagoj,
- Radio-teatro de VVE prezentas:
I. Lejzerowicz “El la Verda Biblio”, ĉapitro 1 – teksto, legas Jerzy Fornal el la teatro Espero.
… - Reklamoj:
Esperanta Kinofestivalo “Kino sen limoj”,
IJS – Internacia Junulara Semajno.
En la programo aperas muziko de Georgo Handzlik, Gijom Armide, Platano, La Perdita Generaci kaj Inicialoj DC.
La sonmaterialojn kolektis Irek kaj Marta (Martusia), la elsendon kompilis Irek.