La 1a parto (tempo-daŭro 30:24) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 30:21) elŝutu
La 3a parto (tempo-daŭro 17:29) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Sceno el la filmo “Conlang” - E-Kinofestivalo
Priskribo de la elsendo
La 72a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:24):
- Enkonduko de Irek,
- Marta, Goŝka ME, Agnieszka Rudzia ne nur pri viaj reagoj,
- Intervjuo kun Aleksandro Osintsev, la kreinto de la Verda Filmejo kaj organizanto de la unua Esperanta Kinofestivalo – patro 1.
La 72a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:21):
- Intervjuo kun Aleksandro Osintsev, la kreinto de la Verda Filmejo kaj organizanto de la unua Esperanta Kinofestivalo – patro 2,
- Sonraporto pri vizito de skoltoj en la verdejo de Varsovia Vento,
- Sonraporto de Ari el Kubo.
La 72a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 17:29):
- Marta, Goŝka ME kaj Agnieszka Rudzia pri historioj ligitaj kun la verko “El la Verda Biblio”,
- Radio-teatro de VVE prezentas:
I. Lejzerowicz “El la Verda Biblio”, ĉapitro 4,5 - teksto, legas Jerzy Fornal el la teatro Espero..
- Reklamoj:
10 – 13.07.2011 Brazilo: Esperanta Kinofestivalo,
14 – 21.07.2011 Ukrainio:IJK – Internacia Junulara Kongreso,
08 – 15.08.2011 Francio: FESTO,
16 – 22.08.2011 Hungario: IJS – Internacia Junulara Semajno,
Verda Filmejo.
En la programo aperas muziko de Eterne Rima kaj Platano.
La sonmaterialojn kolektis Irek, Marta kaj Ari, prilaboris Irek kaj Marta, kompilis Irek.