SoloTronik dum la koncerto
La 1a parto (tempo-daŭro 30:49) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 30:51) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Ribbentrop Faktorio - SoloTronik
Priskribo de la elsendo
La 79a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:49):
- Goŝka ME, Karina, Agnieszka Rudzia kaj Marta Martusia pri ĉokolado kaj viaj reagoj,
- Veronika pri Muzaiko, projekto de la 24-hora elsendejo en Esperanto,
- La marta Ago-Tago de la brazila junularo en Francisco Beltrão – raporto de Roger Gotardi,
- La 2a primuzika renkontiĝo de Irek kun SoloTronik – parto 1.
La 79a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 31:35):
- La 2a primuzika renkontiĝo de Irek kun SoloTronik – parto 2,
ligiloj: MySpace, Facebook, la unua intervjuo, - Iom pri tio, kio okazas nun – Irek,
- Radio-teatro de VVE prezentas:
Harry Martinson “Aniaro” (la spektakla elekto de G. Gällmo) laŭ traduko de W. Auld kaj B. Nilsson – parto 2, legas Jerzy Fornal el la teatro Espero, - Vizitu subpaĝon de la radio-teatro,
- Krome: la novaĵoj de Ari pri agado de la esperantistaro en Kubo, klaku: La karibaj raportoj de Ari el Kubo.
- Reklamoj: la Internacia Junulara-Semajno en Hungario, IJS,
Mojoseco kaj muziko – Muzaiko.
En la programo aperas dumkoncerte registritaj kantoj de Georgo Handzlik kaj muziko de Supernova kaj SoloTronik.
La sonmaterialojn prilaboris Irek, Martusia kaj Ari (la kubaj novaĵoj),
kontribuis Roger Gotardi, la fotoj Vinga.