Irek kun Ewa Caban dum la 34aj Esperantaj Tagoj de Krakovo
Fotis Agnieszka (Rudzia)
La 1a parto (tempo-daŭro 33:01) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 29:59) elŝutu
La 3a parto (tempo-daŭro 32:36) elŝutu
La 167a elsendo - ĉiuj partoj kune (tempo-daŭro 95:35) 44.813 MB elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis diskutgrupon, en kiuj vi trovos la plej freŝajn informojn, vizitu ankaŭ filmejon ĉe nia jutuba kanalo: podkasto viavento.
Subtenu nin: PayPal-konto: podkasto(ĉe)onet.eu
Seminario dum transdono de la kolekto Hodler al la Pola Nacia Biblioteko
Laŭvice Marek Nahajowski, Pascal Dubourg Glatigny, Gabi Kosiarska,
Fotis Robert Kamiński
Priskribo de la elsendo
La 167a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 33:01):
- Pafklik – Forkapta Operacio * Fek’ al Esperanto – Vinilkosmo,
- La redakcia enkonduko – Gosia kaj Irek,
Rememoro pri Pafklik, iom pri la programo, danko al Klemensik, - Klarisa – Ludu nun * Ludu kaj kantu – Vinilkosmo,
- Adam Wilkus pri la 34-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo,
- Aktualaĵoj:
La berlina esperantista ludo-renkontiĝo,
100 vortaj mikronoveloj ĉe Usona Esperantisto,
Interlingvistikaj studoj ĉe UAM * filme,
Grekaj vortoj en Esperanto,
TEJO serĉas tri volontulojn,
La 57aj Baltiaj Esperanto-Tagoj – BET, - Mikrofona renkontiĝo kun Ewa Caban – parto 1,
- Reklamo: Interesiĝu pri Monato.
La 167a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 29:59):
- Mikrofona renkontiĝo kun Ewa Caban- parto 2,
- Eterne Rima – Por Gloro Via * Vinilkosmo,
- Raporto pri transdono de la kolekto Hodler al la Pola Nacia Biblioteko,
Enkonduko de Agnieszka, pri la evento rakontas Gabi Kosiarska,
Duncan Charters, Pascal Dubourg Glatigny, Marek Nahajowski,
Kroma sonraporto ĉe la Pola retradio.
Informoj ĉe UEA PEA kaj Libera Folio, - Raporto el DR Kongo - Emile Malanda Nianga,
- Reklamo: 100-jara Memorevento de la Fondiĝo de EPA.
La 167a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 32:36):
- Aleksandra Watanuki pri sia plej nova libro:
La senco de musa vivo, - El ankoraŭ nepublikigita libro de Roman Dobrzyński:
Romano pri Romano – parto 7 – Hispanio malfermiĝas, - Agnieszka (Rudzia) pri la maja Monato,
- La redakcia adiaŭo – mencio pri la Scienca Pikniko,
Filmeto pri la Scienca Pikniko, fotogalerio, - Merlin – Estas la Leĝo * Por la mondo – Vinilkosmo.
Koncernaj ligiloj:
- La plej freŝaj novaĵoj de Vinilkosmo,
ABONKLUBO – iĝu membro! - BitArkivo kaj UEA – arkivaj numeroj de gazetoj esperantistaj,
En la provizora studio enkonduke: Gosia kaj Irek,
redakcie: Agnieszka (Rudzia), Maria (Marysia), Kamil.
La sonmaterialojn registris: Agnieszka, Aleksandra, Emile kaj Irek,
prilaboris: Irek.