Rafael Milhomem – BaRok-Projekto

RM_00
Rafael Milhomem dum koncerto de BaRok-Projekto

La enhavo

Persona impreso pri Rafael Milhomem
La unua intervjuo, oficialaj muzikvideoj,
Ligiloj. Kontakto.

Modesta kun pensema, amika, trankvila rigardo. Rafael Milhomem komponisto, muzikaranĝisto, muzikisto, magistro pri muziko ĉe federacia universitato de Uberlândia, Brazilo.
Li muzikdiplomiĝis pri gitaro ĉe Universitato Federacia de Gojaso, Brazilo, kaj specialiĝis en infanaĝa edukado. Eble pro tio do la rigardo pensema kaj plena de amikeco.

RM_02
Koncerto de BaRok-Projekto dum la 15a JES 2024/2025

RM Kien vi iros   RM Flugantaj Melodioj
I
nformoj pri la albumoj: Vinilkosmo

Kun Rafaelo mi renkontiĝis la unuan fojon en la reto, dum la tempo de pandemio. Sidinte antaŭ la ekranoj unue ni babilis pri muziko, sekve mi rigistris la intervjuon pri li, pri lia muziko, pri liaj esperoj kaj pri lia ĉiutaga vivo. Venis tamen tempo renkontiĝi ankaŭ rekte, babili dum kuna bierumado, kaj – kio gravas – ĉeesti la rokan koncerton de BaRok-Projekto, teamo fondita de li kaj Rafaelo Muniz, kiu sekvis dum la novjara 15a JES en Belgio. Spuron de tiu renkontiĝo, kaj ankaŭ prezentitajn dum la koncerto komponaĵojn, vi trovos en la 182a elsendo. Kaj pli detalajn informojn pri muzika agado de Rafaelo, kiu ne koncertas nur la rokan muzikon, vi trovos en retejo de Vinilkosmo.

Kion mi aldonu? Dankon Rafaelo pro via muzika kontribuo en la kulturon esperantistan! Kaj ĉe la okazo… Koran saluton al Muniz!
Irek

La unua intervjuo

Registrita dum pandemia tempo,
Publikita en la 147a elsendo, intervjuis Irek,
Tempo-daŭro: 31:15

Elŝutu intervjuon

Oficiala diskografio

El Ligno Trio: El Ligno Trio (2006) – gitara triopo
Sunroad: Flying n´ Floating (2006) – rokbando
Sunroad: Ten Years Treating Deafness (kompilo, 2008) – rokbando
BaRok-Projekto: Jen Nia Viv-River´ (2015) – metala bando
Rafael Milhomem: Emanações Harmônicas (2015) – klasikaĵo
BaRok-Projekto: Sovaĝa animo (2016) – metala bando
Rafael Milhomem: Flugantaj melodioj (2018) – klasika gitaro kaj kavakinjo
Rafael Milhomem: Kien vi iros? (2020) – Mondmuziko
BaRok-Projekto: Kaŝiri’ – (2020) – unuopaĵo
BaRok-Projekto: Kvin jarcentoj (2021) – albumeto
BaRok-Projekto: Swallow flight (2021) – unuopaĵo
Rafael Milhomem: La Espero sambas (2021) – unuopaĵo – brazila muziko

Oficialaj muzikvideoj

BaRok-Projekto – Hibrida batalanto - Vinilkosmo

Rafael Milhomem – Hejmo  - Vinilkosmo

Ligiloj

Rafael Milhomem – Jutuba kanalo,
Muzika vendejo de Vinilkosmo,

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 601 900 złych chłopców.