En Tuluzo, grupo de geesperantistoj progresantoj kaj pli spertaj ekpretigadas teatraĵojn por plibonigi sian regon de la internacia lingvo. Por sia unua elpaŝo tiu grupo eklaboris per la teksto «Rekta Metodo». La grupo laboras sub gvido de Arno Lagrange.
Intervjuo kun Kristina Vidotto pri la historio kaj agado de la Teatra Trupo, dume aperas fragmentoj de spektakloj registritaj dum la 24a Arkones.
Realigita septembre de 2008 dum la 24a Arkones,
aperis en la 42a VVE, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 5:46.
Neniuj komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo
Respurada ligilo: https://www.podkasto.net/arkivejo/la-teatra-trupo-el-tuluzo/trackback/