La enhavo
Intervjuoj kun Kaŝi.
Krom-registraĵoj.
Ligiloj.
Gaja, amikema, ŝatanta babili, malferma. Jen Kaŝi, blinda esperantisto el Germanio, kiu simile kiel JoMo aŭ Kimo kapablas flamigi etoson dum koncertoj tiel, ke la piedoj de tiuj kiuj sidas mem dancas. Koncertoj de Kaŝi, kiu kantas kaj mem akompanas al si piane, vekas entuzjasmon ne nur pro kvalite prezentita muziko, sed ankaŭ pro pensemaj, ofte poemaj tekstoj de kantoj.
Kaŝi – Carsten Schnathorst – Vokante
Multaj el prezentataj de Kaŝi kantoj venis pro kunlaboro kun la pola verkistino kaj tradukistino Halina Kuropatnicka-Salamon. Ravita de ŝiaj poemaĵoj kaj tradukoj en Esperanton li adaptigis ilin al kantado mem komponante muzikon.
Pro aŭdokapablo Kaŝi iĝis talenta poligloto. Dum koncertoj li kapablas kanti ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj lingvoj, inklude de la pola, tre malfacila prononce, tamen por li, imagu, facila. Kelkfoje mi aŭdis lin kantanta pole kun miro, ke li regas mian lingvon tiel nature kiel la polo. Krome, kio atestas pri lia muzika kapablo, Kaŝi ŝate aliĝas al kantado kun la aliaj kaj foje sen antaŭpreparo tuj trovas sin kun ili sursceneje.
Se vi estas el inter organizantoj de la esperantistaj eventoj, kaj pensas pri la muzika programo, rimarku lin kaj vi ne bedaŭros, certe. Se vi ne trovos eblon kontaktiĝi kun Kaŝi kontaktiĝu kun mi – mian retadreson vi trovos en la redakcia subpaĝo. Memoru nur, ke Kaŝi estas blinda kaj oni devas zorge plani lian alvenon kaj revenon. Nur tio. Ĉio alia estas amikeco kaj muziko.
Irek
La unua intervjuo
Elŝutu intervjuon - tempo-daŭro 2:28
- Intervjuo registrita decembre de 2012 dum la JES,
publikita en la 86a elsendo,
intervjuis Irek.
La dua intervjuo
Elŝutu intervjuon - tempo-daŭro 15:09
- Intervjuo registrita decembre de 2018 dum la JES,
publikita en la 135 elsendo,
intervjuis Irek.
La tria intervjuo
Elŝutu intervjuon - tempo-daŭro 20:30
- Intervjuo registrita aŭguste de 2023 dum la Pola E-Kongreso,
publikita en la 169a elsendo,
intervjuis Irek kun Agnieszka (Rudzia), Marysia kaj Kamil.
Kaŝi – Carsten Schnathorst – dum la Junulara E-Semajno
Bla bla bla.
Angulo de Kaŝi
Elektitaj prezentaĵoj kunlabore kun Halina Kuropatnicka-Salamon.
Forgesita dialogo. Publikigita en la 168a elsendo. Tempo-daŭro 2:59.
Rivero Odro. Publikigita en la 171a elsendo. Tempo-daŭro 1:49.
Vokante. Publikigita en la 173a elsendo. Tempo-daŭro 2:14.
Kara Anĝel’. Publikigita en la 175a elsendo. Tempo-daŭro 3:42.
Preĝo de Anĝelo – Halina. Publikigita en la 176a elsendo. Tempo-daŭro 3:23.
Koncerte
Elŝutu - tempo-daŭro 27:08
- Ampleksa fragmento de koncerto registrita decembre de 2018
dum la Junulara E-Semajno.
Dankon Kaŝi pro permeso publikigi la registraĵon!
Ligiloj
La jutuba kanalo: Carsten Schnathorst,
Vikipedio.
Neniuj komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo