Kimo dum Ago-Semajno
Prezenti personecon, pri kiu sen kono simple ne eblas pensi kaj paroli, ne facilas. Temas ja pri unu el la pioniroj de moderna kaj orginala kulturo muzika en Esperanto, pri rok-muziko, tekstoj originale verkitaj, kio gravas kantitaj de la esperantistoj! De alia flanko malfacilas pri Kimo skribi koncize. Unu el la fondintoj de Amplifiki, Esperanto Desperado, Hotel Desperado kaj kreinto de kaj Kultura E-Festivalo en Danio, krome instruisto de danco, kanto, kuna muzikumado, genia gvidanto de la interkonaj vesperoj…
La movado ekde komenco grandparte vivas pro idealismo. Ĝi ne travivus sen homoj kiuj pli multe dediĉas ol ricevas. Kimo apartenas al tiuj verdaj mojosuloj, kaj ne nur kontribuas la kulturon esperantistan, sed antaŭ ĉio ĝin kreas. Mi memoras, ke kiam mi decidis organizi la unuan grandan internacian, nome AS, ni ne havis monon inviti artistojn. Al leteroj dissenditaj al la muzikistoj kun informo: pagi mi ne povos, sed se vi venos koncerti surloke ĉion vi ricevos. Reagis nur Kimo. Kaj li ne limigis sin nur al unu granda koncerto kun la loka rokbando, sed etosigis la eventon ekde komenco ĝis fino. Pro tio, kaj pro ĉio alia kion vi alportis en Esperantujon kara Kimo, dankon!
Tion mi, enkonduke. Pli multe vi ekscios de Kimo mem pro registritaj intervjuoj. Rimarku fine de la subpaĝo ankaŭ oranĝkoloran ligilon al la mikrofona renkontiĝo kun Amplifiki, kiu okazis dum la IJF. Bla bla bla
Irek
Intervjuoj kun Kimo
Koncerto sur tegmento dum la 65a IJK en Liberec
tempo-daŭro 29:30 - elŝutu
Intervjuo registrita julie de 2009 dum la 65a IJK en Liberec,
publikita en la 50a VVE, intervjuis Irek.
tempo-daŭro 21:39 - elŝutu
Intervjuo registrita aprile de 2013 dum la IJF,
publikita en la 91a VVE, intervjuis Agata.
tempo-daŭro 13:40 - elŝutu
Intervjuo registrita januare de 2014 dum la JES,
publikita en la 100a VVE, intervjuis Irek.
tempo-daŭro 25:07 - elŝutu
Intervjuo registrita januare de 2019 dum la JES,
publikita en la 136a VVE, intervjuis Irek.
Ĉe-okazan intervjuon kaj fragmentoj de koncertoj kun Kimo vi trovos ankaŭ en la rememora filmeto pri la 65 IJK en Liberec.
Muzikaj filmetoj ĉe Varsovia Vento
- Kim J. Henriksen – Alia mondo eblas,
- Kim J. Henriksen kaj Martin Wiese - Marie,
- Kim J. Henriksen kaj Martin Wiese – Mola,
- Kim J. Henriksen kaj Melono – Ooh oh ooh,
- Kimo akompane al Gijom – Amiga magia juvelo.
Muzikaj ekzemploj
Amplifiki – Kafo kaj te’
- Eldonita sur kasedo,
tempo-daŭro 2:49.
Esperanto-Desperado – Ska Virino
- eldonita sur la KD-disko,
tempo-daŭro 4:35.
Krom-registraĵoj
Kimo – Sola
- el koncerto dum Arkones 2007,
tempo-daŭro 6:43.
Kimo – En la mateno
- El koncerto dum la 65a IJK en Liberec,
tempo-daŭro 3:46.
Ligoj
-
Pingback de Varsovia Vento Elsendoj · La 67a elsendo en 2011/02/13 je 20:52
1 komento
Komentfluo por tiu ĉi artikolo
Respurada ligilo: https://www.podkasto.net/arkivejo/intervjuo-kun-kimo-j-henriksen/trackback/