Glebo Maltsev – Pichismo

pichismo
Intervjuo kun Glebo Maltsev.

La 1a intervjuo - elŝutu

Glebo estas la ĉefa voĉo kaj kreinto de Pichismo – kaosa kaj brua direkto de la moderna punk-muziko. Kun la teamo de siaj geamikoj li komencis prezenti sian arton en 1993 dum la junularaj festivaloj, ankaŭ internacie.

Liaj komponaĵoj estas en diversaj lingvoj, inter ili ankaŭ en Esperanto, kvankam, kion Glebo mem atestas, malfacilas la tekstojn kompreni. Pichismo… Mem spertu :)

Realigita maje de 2008 dum la Ĵurnalista Kongreso,
aperis en la 37a VVE, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 6:19.

pichismo

La 2a intervjuo – elŝutu

Glebo pri ŝanĝo de disfekita gitaro al la violono kaj pri la nova albumo, nome Idiotroniko vol. 2.

Realigita septembre de 2009 dum Arkones,
aperis en la 52a VVE, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 7:15.

Ligoj: Pichismo, filmeto de la koncerto dum Arkones.

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 594 720 złych chłopców.