Emanuele Rovere

La enhavo

Pri Emanuele Irek. La intervjuo. Ligiloj.
Mariana Evlogieva recenze.
La koncerta filmeto.

Mi maltrafis la ĉefan koncerton de Manuele. Ĝi estis en programo vendrede, sed alvenis mi al Arkones en Poznano ĝuste dum ĝia daŭro. Feliĉe ĝi ne estis unusola prezentado do ankoraŭ mi havis okazon iom aŭskulti. Kaj? Kion diri… Mi kreskis kaj evoluis en tempo de Led Zeppelin, Deep Purple, Pink Floyd, do tute alia kaj kria eĉ rok-muziko. Tio ne signifas, kompreneble, ke neniam mi ŝatis aŭskulti ion alian. Laŭ mia opinio ĉio bonas kio simple estas bona. Tial en mia disko-kolekto vi trovos ankaŭ jazon kaj klasikon. Tamen Manuele prezentis kantojn, kiujn sendube ekamus miaj gepatroj, ŝatantoj de Julio Iglesias kaj Karel Gott. Do dum kiam Manuele kantis iom laca post nokta diboĉado mi komencis pensi, kiel sprite foriri por ke neniu tion rimarku.
Ne foriris mi. Subite Manuele ekkantis unu el miaj plej ŝatataj kantoj de The Beatles – Girl. Absoluta surprizo! Kaj, ne unu-foje jam tio okazis dum la esperantistaj eventoj, komencis mi ĝui ankaŭ la tekston. Ĝis fino mi restis kun intereso aŭskultante tre lertan kaj melodian Esperanton. Ne nur mi, ĉar la repertuaro evidentiĝis tre bona lingve kaj zorge elektita. Aŭskultu la kanto-tekstojn kaj tuj vi komprenos pri kio mi skribas.

Poste sekvis intervjuo. Ni iris eksteren por eviti la homan bruon, kaj en apuda bierumejo mi malkovris tre simpatian, viglan kaj plenpelan de humuro ne kantiston, sed amikon. Tuj amikon! Pri kio ni babilis antaŭ la mikrofono mem aŭskultu. Pri kio malantaŭ ĝi mi ne malkaŝos. Tamen fine mi ŝatas aldoni, ke dankema mi estas al Dio ke niaj vivo-vojoj tiam kruciĝis, amiko. Jes, mi scias, ke tion vi legos, Emanuele. Sed tiel estas.
Dankon, ankaŭ pro via grava kontribuo al la movado!

Irek

La  intervjuo

Elŝutu intervjuon

  • registrita septembre de 2010 dum Arkones, Pollando,
    publikita en la 62a elsendo, intervjuis Irek,
    tempo-daŭro 25:33

Ligoj: La jutuba kanalo: YouTube, FacebookIpernity.

La KD-diskoj de Manŭel mendeblas ĉe: Vinilkosmo, Libroservo de UEA, Libroservo de IEF.
emanrovere(ĉe)libero.it

Koncerte

Mariana Evlogieva recenze

Manŭel, elektroteknika inĝeniero kaj de nelonge emerito, esperantiĝis en la aŭtuno 1985a kaj rapide komencis aktivegi por Esperanto en sia urba  E-o Grupo: Nova Espero Friulujo, kaj iĝis estrarano de Itala E-o Federacio. Akorde kun sia konvinko, ke eblas konstrui pacan, solidaran, fratecan mondan familion, li trovis en E-o trafegan helpilon por atingi tiun celon sed, post 5 jaroj, pro tro multaj seniluziiĝoj, li forlasis la esperantan movadon, tamen ne forgesante la belan revon, kiu atende restis en engulo de lia koro.

Ekde sia infanaĝo, li amis muzikon kaj kantadon, memlernis ludi gitaron kaj basgitaron kaj aniĝis al pluraj amatoraj, bonkvalitaj ensembloj ĝis kiam, antaŭ trideko da jaroj, li ricevis operacion ĉe la voĉaj kordoj, sekve de kio li ne plu povis kanti.


Antaŭ kvar jaroj, post la emeritiĝo, li revenis al Esperanto kaj brile superis la C1 ekzamenon. Li ektradukis esperanten, adaptis poemojn kaj kantojn, rekomencis ludeti gitaron kaj reprovis kantadon, spite al la kontraŭindikoj de kuracistoj. Pri sia voĉo li asertas “ĝi estas nur pala ombro de tiu, kiu estis antaŭ la operacio”. Malgraŭ tio kaj, kvankam li modeste klarigas, ke li estas nur muzikamatoro, komence de 2011 li mirigis la esperantistaron per siaj muzikaj, lirikaj kaj teknikaj kapabloj, prezentante la albumon ” Duonvoce… tutkore “, kiu, preskaŭ sen reklamo kaj apogo de la E-istaj Organizoj, akiris plurajn favorajn recenzojn en la esperanta gazetaro kaj la ŝaton de multegaj samideanoj. En la muzika E-o panoramo, li distingiĝas pro esprimopleno de la tekstoj kaj perfekta prononco, kio jam farigis tiun albumon kvazaŭ ekzemplo de “bona lingvo”.

Post la eldono de la KD, li komencis longan vicon da sukcesaj koncertoj en Italujo, Kroatujo, Pollando, Francujo – kaj prezentis 2 kantojn dum la UK en Kopenhago. Gravan rolon li plenumis dum la Itala Kongreso en Torino -2011-, kie li koncertis, aranĝis-prezentis la “Internacian Vesperon” kaj prizorgis la tutan serion de la muzikaj eventoj.
En la printempo de 2012, li eldonis sian duan albumon “Ĉu plu ekzistas Amo?” en kiu li enmetis ankaŭ tri kantojn de li tute verkitajn: la recenzoj pri tiu ĉi kompaktdisko estis same tre pozitivaj kaj lia repertuaro akiris la ŝaton de la publiko dum multaj koncertoj en Italujo, Germanujo, Pollando, Kroatujo.
En majo de 2013, aperis lia tria kompaktdisko, kies titolo “Mirindaĵo”, laŭ la opinio de multaj perfekte taŭgas al la verko, kiu eĉ pli ol la du antaŭaj ricevis ŝaton kaj tre pozitivajn recenzojn. Krom 10 kantojn, ĝi entenas 10 videojn kun sinkronigitaj tekstoj, utilega lernohelpilo. Dum tiu jaro, longa serio de koncertoj kondukis lin en Germanion, Francion, Litovion, Slovakion kaj en Islandon (en Reykjaviko), kie li sukcese prezentis sian muzikan programon kaj kondukis “ klerigan lundon” kadre de la Universala Kongreso. Gravegan rolon li plenumis dum la Itala Kongreso, en kiu li koncertis, aranĝis kaj prezentis la “internacian vesperon” kaj mastrumis per siaj sonaparatoj la tutan serion de concertoj de aliaj kvar artistoj.


La printempo de 2014 salutis la aperon de la kvara, muzika albumo de Manŭel ”Dankas mi la vivon” (10 kantoj kaj dek videoj kun sinkronigitaj tekstoj), kies sukceso jam superas la pozitivegan rezulton de la aliaj KDj kaj ricevis fine ankaŭ tre pozitivan recenzon en la revuo “Esperanto” de UEA. Li daŭrigis longan serion de koncertoj tra Eŭropo, kaj estis la nura ”solisto”, kiu koncertis dum la UK 2014 en Bonaero.
La temoj de liaj kantoj ĝenerale estas: amo, amikeco, solidareco, respekto de la naturo kaj medio. Li kredas, ke venos la tempo kiam la homaro formos “unu grandan rondon familian”.

La 31an de majo 2015

Proszę pozostawić te dwa pola tak jak są:

Ochronę zapewnia Invisible Defender. Pokazałem 403 dla 1 594 149 złych chłopców.