La 35a elsendo (tempo-daŭro 55:57) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Priskribo de la elsendo
La 35a elsendo (tempo-daŭro 55:57):
- Sonbildo de la varsovia Merkreda Rondo, dume intervjuoj kun la gelernantoj kaj kun la gvidantino Irena Łowińska,
- Roman Dobrzyński de la pola televido rememoras pri la lasta vizito en Britio kaj anoncas aperon de la trajno Zamenhof,
- Salutoj de Barbara Pietrzak de la Pola Radio,
- Andreas Kueck pri sia libro kaj la movado en sia ĉirkaŭaĵo,
- Sonbildo de la fortaleza grupo de lernado,
- Robert Kamiński, prezidanto de la Lodzia Filio de PEA pri centjariĝo de Esperanto en Lodzo,
- Dejv Koffin de Bostono pri si mem,
- Informoj pri kelkaj interesaj aranĝoj,
La sonmaterialojn kolektis Irek kaj Agnieszka (Rudzia).
La elsendon prilaboris kaj gvidas Irek.
-
tre plaĉas tiu ĉi podkasto!
1 komento
Komentfluo por tiu ĉi artikolo