Mikrofona renkontiĝo kun Sara Spanò
La 1a parto (tempo-daŭro 30:12) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 31:18) elŝutu
La 3a parto (tempo-daŭro 32:08) elŝutu
La 164a elsendo - ĉiuj partoj kune (tempo-daŭro 93:37) 43,90 MB elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Subtenu nin: PayPal-konto: podkasto(ĉe)onet.eu
Mikrofona renkontiĝo pri la Granda Esperanto-Ĉeĥa kaj inverse vortaro, sur foto:
Tomáš Břicháček – prezidanto de la Praga Klubo, Miroslav Malovec – la aŭtoro
kaj Petr Chrdle – la eldonisto
Priskribo de la elsendo
La 164a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:12):
- ĴeLe – Se mi imagas * filme,
- La redakcia enkonduko – Gosia kaj Irek,
Pri ĴeLe, Federico, Etsuo kaj la 30a Kantoparado, - Aktualaĵoj:
Biblioteko de Hector Hodler en Varsovio,
La 109 UK en Afriko,
Nur en la angla en la nova Duolingo,
Kolektujo de filmetoj: Tubaro,
Unesko-Kuriero - la lasta eldono,
Virtuala libroservo de La Ondo de Eesperanto,
Artefarita inteligencio pri VV, - Alejandro Cossavella – Jen,
- Mikrofona renkontiĝo kun Sara Spanò pri verkado,
- Reklamo: Interesiĝu pri Monato.
La 164a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 31:18):
- Agnieszka (Rudzia) pri la februara Monato,
- Julián Hernández Angulo – Tiel la mondo iras * filme,
- Mikrofona renkontiĝo kun Miroslav Malovec pri vortaro,
La interparolon akompanas Karel Votoček, - Rimarko: 50 jaroj de unu el la plej famaj albumoj.
La 164a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 32:08):
- Kasia Ĥo pri bita reeldono de la unua albumo de ĴeLe,
- ĴeLe - Dank’ al vi,
- Enkonduko al la intervjuo – Irek,
- Intervjuo kun Etsuo Miyoshi,
- La Perdita Generacio – Pacon de Dio,
- El ankoraŭ nepublikigita libro de Roman Dobrzyński:
Romano pri Romano – parto 3 – Abismo kaj anĝelo gardanto, - La redakcia adiaŭo,
- i.d.c. – Nek ĝojo nek pen’.
Intervjuo kun Etsuo Miyoshi – krome legu informon en Anoncoj
Koncernaj ligiloj:
- Reeldono de la unua albumo de ĴeLe – Vinilkosmo,
- La plej freŝaj novaĵoj de Vinilkosmo,
ABONKLUBO – iĝu membro! - BitArkivo kaj UEA – arkivaj numeroj de gazetoj esperantistaj,
- La 30a Kantoparado – aliĝu!
En la provizora studio enkonduke: Gosia kaj Irek,
redakcie: Agnieszka (Rudzia), Maria (Marysia), Kasia Ĥo, Kamil.
La sonmaterialojn registris: Kasia Ĥo kaj Irek
prilaboris: Irek.
-
Mi konas tiun cxarman belulinon. Pacon kara
-
Jes, facilas kritki kaj tial mi des pli dankas pro la respondeco subteni, ĉar sufiĉas vidi la ĝojan rideton, atestantan la sinceran deziron de Etsuo Miyoshi kontribui por la sukceso de Esperanto!!!
-
Ha, vi aŭskultis, Lilia! Dankon!
-
-
Ĉu vi celas la inteligentulinon kaj simpatiulinon sur la foto?
-
Ambaŭ, Jorge. Eĉ pli!
-
-
Tutkorajn gratulojn, denove, pro interesplena podkasto, profesie farita! Laŭdojn al la tuta blablaa teamo!
-
Dankon de la tuta Monato-teamo pro la nova ampleksa prezento de la februara numero! Cetere, sekreta novaĵo por vi: Monato intencas baldaŭ eksigi sian ĉefredaktoron, ĉar Agnieszka multe pli elokvente, interese kaj alloge prilumis la novan numeron ol li!
-
Ne, Monato! Paŭlo estas en ordo! Mi ne konsentas.
-
Ankaŭ mi ne konsentas, fino punkto!
-
-
Bona laboro. Intersa dissendo. Dankon!
-
Koran Dankon pro ĉi tiu belega elsendo !!
11 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo