Mikrofona renkontiĝo kun reprezentantoj de la Ibera Skolo
La 1a parto (tempo-daŭro 29:09) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 28:56) elŝutu
La 3a parto (tempo-daŭro 30:56) elŝutu
Reklamo (tempo-daŭro 04:27) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Subtenu nin: PayPal-konto: podkasto(ĉe)onet.eu
En la redakcia teamo nun – Kamil kaj Ula
Priskribo de la elsendo
La 134a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:09):
- Vojaĝo – Kie oni aŭdas la flutojn,
- La redakcia enkonduko fare de Ula kaj Kamil,
- Espo Despo - Amikeco aŭ amo,
- Sonbildo el la varsovia vespero vigilia,
- Istvan Ertl - Tiel la mondo rigardas sin en spegulo,
- Ale, Anna kaj Vojaĝo – Floroj de la kosma ĝarden’,
Informoj pri KD de Ale kaj Vojaĝo, - Angulo de Rikardo Cash - Rideto,
- Intervjuo de Irek kun la reprezentantoj de Ibera Skolo:
Miguel Fernández, Liven Dek kaj Jorge Camacho – parto 1, - Reklamo - La 5a SemEo - La semajno de E-semado,
10.03.2019 – 20.03.2019 Tuluzo, Francio.
La 134a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 28:56):
- Intervjuo de Irek kun la reprezentantoj de Ibera Skolo:
Miguel Fernández, Liven Dek kaj Jorge Camacho – parto 2, - FaMo – La sudo,
- Kiu venas kun donacoj dum Kristnasko – Sylwia,
- Angulo de Jorge Camacho - Sudo kaj nordo,
- Esperanto-Desperado – Filo Mia,
- Floréal Martorell pri trista, apenaŭ konata epizodo de la interna
hispana milito, ekzilo – parto 2,
Priskribo de la historio: La retiriĝo - fotoj.
La 134a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 30:56):
- Floréal Martorell pri trista, apenaŭ konata epizodo de la interna
hispana milito, ekzilo – parto 3,
Pli fruaj intervjuoj kun Flo, - Ale kaj Vojaĝo – Diri,
- Angulo de Aleksandro Melnikov - Esperanto, ĉu ideala lingvo?
- Bondeziroj el la varsovia rondo,
- Martin & La Talpoj – Nova jaro.
La 134a elsendo – reklamo (tempo-daŭro 04:27):
- Belartaj Konkursoj de UEA en 2019 – eksciu la detalojn kaj ek al la verkado! La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2019.
Ligiloj:
- La albumo “Tro” de Ale kaj Vojaĝo prezentas sonvojaĝon tra diversaj ritmoj kaj stiloj, kaj la vortoj kunportas nin de naturaj furzoj al kosmaj aventuroj. Ĉiuj voĉoj estis registritaj en Alto Paraíso de Goiás, en Bona Espero, en la sonstudio Artemisia. Jean-Claude Patalano aranĝis la albumon en Francio. Legu pliajn informojn pri la albumo.
- Floréal Martorell pri trista, apenaŭ konata epizodo de la interna hispana milito, ekzilo:
Priskribo de la historio – La retiriĝo,
Subpaĝo kun la fotoj,
Pli fruaj intervjuoj kun Flo.
En la varsovia provizora studio: Ula kaj Kamil, krome la redakcio kaj la varsovia esperantistaro.
La sonmaterialojn registris: Irek,
prilaboris Irek.
-
Bonega elsendo, kiel ĉiam granda ĝuo por la oreloj kaj por la menso! Gratulon kaj daŭran sukceson en via laboro. Belan jarfinon!!! Kaj belegan komencon de la nova elsendo-jaro!
-
Feliĉan jarfinon al la skipo de Varsovia Vento! Mi aŭskultos ĉiujn epizodojn. Ĝis. XD
Komentoj estas fermitaj.
2 komentoj