Dum la JES en Szczecin (Ŝĉecino), Pollando – fotis Ginny
La 1a parto (tempo-daŭro 31:49) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 29:47) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Mia sperto kun JES 2017 – en la pola, sed kun subtekstoj
Priskribo de la elsendo
La 127a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 31:49):
- Ne nur redakcie, ĉar ankaŭ de la organiza vidpunkto, priparolo kaj rememoroj pri la 9a JES,
- Mikrofona renkontiĝo kun Danka pri anatomio de la amo – parto 1,
- Reklamo: vizitu subpaĝon de Radio-teatro de Varsovia Vento.
- En la patro aperas muziko de 5SET5, kaj vive registritaj dum la JES pecoj de Kimo kaj Birke kun Bertilo.
La 127a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 29:47):
- Daŭrigo de priparolo kaj rememoroj pri la 9a JES,
- Mikrofona renkontiĝo kun Danka pri anatomio de la amo – parto 2,
- Mikrofona renkontiĝo kun Ginny – la jutuba kanalo de Ginny,
- En la patro aperas muziko de ĴeLe, Alejandr Cossavella – La du hundoj (premiere) kaj Jonny M.
Fotoj pri la 9a JES en Szczecin (Ŝĉecino), Pollando.
En la varsovia provizora studio: Agnieszka (Rudzia), Sylwia, Marek kaj Irek.
La sonmaterialojn registris: Irek, prilaboris Irek.
-
Kiu estas la musikgrupo kies vi ludis la kanton por komenci vian 127an elsendon? Mia multe sxatis tiun. Dankon!
-
Jes, ankaŭ al mi tre plaĉas. Tamen, bedaŭrinde, bando neesperantista, 5SET5, aperis nur epizode por la UK en Bjalistoko.
-
-
Dimitri, Irek.
Tiu peco de 5SET5 havas titolon “Vi estis” kaj estas parto de “Verda Disco” https://www.youtube.com/watch?v=P4GqZvby1TU
Kaj cxi tie estas la originala pola versio “Byłeś” https://www.youtube.com/watch?v=yuG__9F4MMc -
bonegeeee! <3
4 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo