Dum la redakcia laboro pri la 120a kaj 121a elsendoj. De maldekstre sidas: Agnieszka (Rudzia), Martusia, Sylwia, Marek, staras: Goŝka (Me) kaj Irek.
La 1a parto (tempo-daŭro 29:28) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 31:57) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Rememoro pri la JES kun LPG.
Priskribo de la elsendo
La 120a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:28):
- Sonbildo de la 8a Junulara E-Semajno – Annika,
- La Perdita Generacio – Alia aventuro * filme,
- En la programon invitas vin Martusia, Agnieszka (Rudzia) kaj Irek,
- Kim J. Henriksen – En la mateno * tekste,
- Rememoroj pri la JES,
- Éric Languillat, i.d.c. – Berlino sen vi * filme,
- Daŭrigo de rememoroj,
- Jonny M. – Bam Bam * tekste * informo,
- Daŭrigo de rememoroj,
- ĴeLe – Dancu, dancu,
- Reklamo: La 76a Hispana Kongreso de Esperanto,
- Słupsk, Słupsk, Słupsk.
La 120a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 31:57):
- Jonny M. – Ni estas fortaj * Vinilkosmo * filme,
- Daŭrigo de rememoroj,
- La Perdita Generacio – Amo kanto,
- Daŭrigo de rememoroj,
- Kim J. Henriksen – Rostra elefanto,
- Reklamo: La 100 jariĝo,
- ĴeLe – La vivo,
- Daŭrigo de rememoroj – dankoj,
- Venu al la 9a JES en Pollando,
- Éric Languillat, i.d.c. – Felisedo de nokto * filme.
En la programo prezentita estis la koncerta muziko el la JES.
Filmetoj de Evildea pri la JES
JES finfine Malfermiĝas, La duan tagon, La trinan tagon,
La Novjaro kaj JES, Evildea Manĝegas Surströmming – la svedan fiŝon,
Koncerto de Jonny M., Mia Lasta Tago.
La elsendon gvidas Martusia, Agnieszka (Rudzia) kaj Irek,
la registradon ĉeestis Goŝka (Me), Sylwia kaj Marek.
La sonmaterialojn registris kaj prilaboris Irek.
Dankon pro la JES!
-
Karaj! Mia koro saltis pro ĝojo kiam mi aŭdis la finajn vortojn de la hodiaŭa elsendo de Varsovia Vento! Koran dankon pro la mencio de mia naskiĝurbo Słupsk, kiu ŝajne ludos gravegan rolon dum Zamenhofjaro 2017. La delegitaro sub la gvido de la urbestro de Słupsk deklaris la jaron 2017 la Jaron de Zamenhof en la urbo. Tiel gravegan ili opinias la ideon de dialogo kaj interkompreniĝo kaj la niveladon de lingvaj baroj
Kion ne volis fari Bialistoko, faris mia naskiĝurbo Słupsk.
Okazos multe da aranĝoj, prelegoj, kursoj de Esperanto k.t.p.. Będzie się działo! Bla…bla…bla! -
Kun plezuro, mi aŭskultis ankaŭ ĉi tiun elsendon.
Dankon kaj gratulon al la tuta redakcia stabo. -
Biero farita el kukumoj? ))))
-
Ho, kiel bela reklamo de la nova Hispana Kongreso en Teruelo. Nepre venu!!!
-
Bonega elsendo….!!!! Amuzega …!!!! )))
DANKEGON al la tuta VV-skipo …!!!! -
Dankon al “Varsovia Vento”- teamo! ^Ciam el viaj elsendoj ^cerpas mi pozitiva^jon, energion, esperon – ke ^cio bonos! Kiom da talentuloj estas en nia kara Esperantujo! Feli^con! Plurajn sukcesojn! Multajn belajn renkonti^gojn de amikoj dum ontaj JESoj, naciaj kongresoj, UKj,… ktp, ktp!!!
-
Gratulon pro la 120a elsendo, ĝi estis BONEGA!!!
7 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo