Ĵomart kaj Nataŝa dum FESTO * filme
La 1a parto (tempo-daŭro 30:31) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 30:36) elŝutu
La 3a parto (tempo-daŭro 30:32) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Priskribo de la elsendo
La 98a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:31):
- Alberta Casey – Super La Arko * teksto,
- Enkonduko en la programon – Martusia, Goŝka Me kaj Irek,
- Renkontiĝo de Irek kun Roman Dobrzyński tuj post la reveno el Bona Espero en Brazilo,
- Rememoro pri lasttempa koncerto de Kapriol’ en Pollando,
- Intervjuo kun Ĵomart kaj Nataŝa – parto 1 – el la koncerto: Delonde vivas mi trankvile * filme;
kontakto: Facebook.
Flo (Floréal Martorell) dum FESTO.
La 98a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:36):
- Intervjuo kun Ĵomart kaj Nataŝa – parto 2 - muzikaj ekzemploj venas de koncerto prezentita dum la lasta FESTO – aŭskultu raporton,
- Reklamo de Kuba Esperanto-Renkontiĝo – KERo:
12-16.03.2014 en Pinar del Río, - La unuan fojon redakcie pri la 257/258 numeroj de Kontakto, elektitaj artikoloj prezentas Martusia, Kasia To, Goŝka Me kaj Kasia Ĥo… Abonu Kontakton!
- Rakonto de Floréal Martorell pri Eurokka kaj Rokgazet’ – parto 1.
Flo pri si mem en la 95a elsendo.
La torto okaze de la Zamenhofaj Tagoj
La 98a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 30:32):
- Rakonto de Floréal Martorell pri Eurokka kaj Rokgazet’ – parto 2,
- Sonbildo pri la decembraj Zamenhofaj Tagoj en Bjalistoko, pri la evento rakontas Dorota, Przemek kaj Joanna, oficjala paĝo de la Bjalistoka E-Societo,
- Andreo Jankovski pri sia volontulado en Bjalistoko kaj proeŭropaj protestoj en Ukrainio.
La sonmaterialojn registris Irek, Martusia kaj Kasia Ĥo, prilaboris Irek. .
-
Dankegon, gekaruloj! Senpacience atendas jhaudon kaj sabaton por plia ghuo! Sukceson!
-
Mi ege gxuis la muzikon. Bona elsendo.
-
tre bona laboro Kasia!
3 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo