La 1a parto (tempo-daŭro 29:53) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 31.47) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Novaĵoj de Ari el Kubo – sur la foto Ari kaj Saŝi.
Priskribo de la elsendo
La 68a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:53):
- Enkonduko – Irek kaj Martusia - informoj pri la IJF kaj nova KD-Disko de Emanuele Rovere,
- humuraĵojn el “La Praktiko” prezentas: Karina, Rogier el NL, Martusia kaj Goŝka ME,
- Amri Wandel pri la junulara movado kaj historio de TEJO, parto 1,
ligiloj: historio de TEJO, la IJK-flago.
… - Reklamoj: FESTO, Ĉapeloj – YouTube, Verda Filmejo.
La 68a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 31.47):
- Amri Wandel pri la junulara movado kaj historio de TEJO, parto 2,
- sonraporto kun enkonduko de Ari el Kubo pri la 25a KEA-Komitatkunsido.
En la programo aperas muziko de Gijom, Johannes, Amindaj, jOmO kaj Éric Languillat – Inicialoj DC.
La sonmaterialojn kolektis Irek, Martusia kaj Ari, la elsendon kompilis Irek.
-
Ege interesa kaj mojosa programo. Kial V.V. tiom longe lasas nin malĝojaj kaj enuaj? Ni sopiras al pli oftaj programoj de nia kara Varsovia Vento. Revenu kiel eble plej baldaŭ, kontraŭe mi ne eltenos…!
-
La 69a baldaŭ, jam komenciĝis la preparoj. Sed survoje, ĉi-semajnfine, vojaĝo al Gdańsk por antaŭprepari la novjaran JESon, do du aferoj samtempe. Sed… Post la 69a nome de nia freneza redakcio mi promesas programojn pli ofte ol nur 1 dum monato. Dankon pro agrablaj vortoj!
-
-
Alia junulara vorto kiun ni inventis kaj uzas en nia familio. KoKoBo estas seksilo de viro (KKB = Kojon’, Kojon’, Baston’).
Ĝis la revid’, tre verŝajne dum FESTO 2011.
ben, nina kaj asia
-
Kie eblas elsxuti/ausxkulti la kanton, kiun oni auxdas je la minuto 23 de la parto B de la elsendo 68a?
Dankon
4 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo
Respurada ligilo: https://www.podkasto.net/2011/03/13/la-68a-elsendo/trackback/