Muzika intervjuo kun Solotronik
La 1a parto (tempo-daŭro 29:08) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 30:04) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Solotronik dum Arkones ’2010. Fotis Ivo.
Priskribo de la elsendo
La 65a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 29:08):
- Enkonduko en la programon – Irek,
- Informoj pri apero de la novaj muzikaj KDoj de Vinilkosmo,
- Rakonto pri alveno de Stefan en Malezion – parto 2,
ligilo al Stefan kaj Emĉjo ĉe Radio-Nokto, - Muzika intervjuo kun Solotronik – parto 1.
La 65a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:04):
- Muzika intervjuo kun Solotronik – parto 2,
- Martusia, Goŝka ME kaj Anton trarigardas viajn reagojn,
- Registru la novjarajn salutojn al viaj geamikoj.
En la programo aperas E-muziko: fragmente el Arkones Kapriol’, Johannes, krome Éric Languillat – Inicialoj DC kaj Solotronik.
La sonmaterialojn kolektis Irek, Martusia kaj Karina,
La elsendon kontribuis Stefan, kompilis Martusia kaj Irek.
-
Jen denove bonega elsendo de VV!
Bonege, ke la auxskultantoj povas jen denove auxskulti malajan muzikon;)
-
Bonega! Gratulojn!
-
Karaj geamikoj,
Gratulojn pro via 65a elsendo. Arkones sxajnas esti tre alloga arangxo. Eble mi povus doni spektaklon de tango tiam. Tiu danco iel estas internacia lingvo de la korpo.
Amike,
Martin
-
Bonan novjaron!
-
Ĉu vere ne estas drogoj en la planedo de Solotronik? Kiel eblas? =P
Kiel eblas ke mi vin ĉiujn forgesu?
Denove bonega elsendo. Gratulojn! -
Okaze de mia laboro mi iomete malfruigxis auxskulti la jenan elsendon en mia mp4.gekaraj mi tre gxojis .ankoraux vi suksesis ke oni havu unu bonan radion elsendon
-
Interese. Mi estas gxoja ke mi auxdis la programon pri malajzio. Mi salutas al cxiuj el malajzio.
7 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo
Respurada ligilo: https://www.podkasto.net/2010/11/30/la-65a-elsendo/trackback/