La 1a parto (tempo-daŭro 30:09) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 30:50) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Priskribo de la elsendo
La 62a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:09):
- Enkonduko kun libera penso pri kunlaboro,
- Sonraporto pri la 66a IJK en Kubo, ene:
impresoj de la partoprenantoj,
intervjuo kun la reĝisoro de la muzika grupo Amindaj,
kaj resumo de la LKK-prezidantino Ari, - Intervjuo kun Emanuele Rovere – Parto 1.
La 62a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 30:50):
- Intervjuo kun Emanuele Rovere – Parto 2
- Martusia kun Goŝka ME trarigardas la aktualaĵojn:
Rogener nia, la nova redaktoro de Kontakto,
semajna televida ĵurnalo de “El la Popola Ĉinio”,
en la reta brokantejo de UEA nun ankaŭ periodaĵoj,
iom pri Libera Folio kaj la internaj bataloj,
nemultkostaj tankoj kaj pafiloj por la pacaj batalantoj,
Kiu bezonas tute novan retejon de Edukado.net.
En la programo aperas E-muziko de Alejandro Cossavella,.Emanuele Rovere, Amindaj kaj Eterne Rima.
- Reklamo de la 2a Junulara E-Semajno, JES,
- La libron “Verdeskaj Pensoj” reklamas la aŭtoro mem.
La sonmaterialojn kolektis LukiZ, Irek kaj Martusia, kompilis Irek.