La 1a parto (tempo-daŭro 30:01) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 29:48) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Priskribo de la elsendo
La 61a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 30:01):
- Enkonduko en la postsomeran elsendan agado-periodon, Martusia kaj Irek,
- La novaj planoj de La Perdita Generacio, koncerto de LPG en la MELA-ŝlimo,
- Stano Marĉek pri sia instruista agado,
- Sonbildoj de MELA kaj FESTO
La 61a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 29:48):
- La esperantista agado dum Roskilde Festivalo – Simono,
- Petra pri La Bambo en Budapeŝto,
- Stefan kaj Tatiana pri la Lingva Festivalo en Ĉeboksaro,
- La muzika sonbildo el la 66a IJK en Kubo.
En la programo aperas E-muziko de Alberta Casley, Stano Marĉek, LPG, Platano kun Emĉjo, Kapriol’ kaj Aminda.
La sonmaterialojn kolektis Irek, Platano kaj Martusia, kompilis Irek.
-
LOL malica kaj tro amuza intervjuo de Platano kun Emĉjo
:D:D -
Gratulon pro unu plia bonega elsendo!
-
Mi ĉiam ŝatas aŭdi la elsendon !
-
Bonega elsendo. Mi miras kaj ĝuas profisiecon de viaj programoj. Kaj samtempe mi fieras, ke en Esperantujo ekzistas tiu podkasto.
Aleks Osincev
4 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo
Respurada ligilo: https://www.podkasto.net/2010/10/04/la-61a-elsendo/trackback/