La 1a parto (tempo-daŭro 31:12) elŝutu
La 2a parto (tempo-daŭro 26:41) elŝutu
La 3a parto (tempo-daŭro 24:45) elŝutu
Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn - filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento.
Karina, Nataŝa kaj JomArt dum koncerto
Priskribo de la elsendo
La 55a elsendo – la 1a parto (tempo-daŭro 31:12):
- Festivalo de Tero – Himno en Esperanto – teksto de la himno,
la paĝo de la festivalo, - Konciza prezentado de la programo, en kiu lingvo parolas la aŭtoktonoj en la filmo AVATAR?
- Salutoj el Novkaledonio – vidu de kiu,
- Intervjuo de Sandrine kaj Patriko kun Antono el Aŭstralio,
- Intervjuo kun ĴomArt kaj Nataŝa – parto 1,
- FESTO FESTO FESTO.
La 55a elsendo – la 2a parto (tempo-daŭro 26:41):
- Intervjuo kun ĴomArt kaj Nataŝa – parto 2,
- Tomio pri ubumado,
- Bonvenon al la Verda Filmejo,
- Sonraporto el la junulara renkontiĝo en E-Centro de Stokholmo,
- “La Vojo” en prezentado de Paŭla – vidu ĉe ipernity
- Venu al la Internacia Junulara Festivalo en Roncegno
La 55a elsendo – la 3a parto (tempo-daŭro 24:45):
- La aktualaĵoj – prezentas Goŝka (Me), Martusia, Zuza kaj Aleks,
La Grafo de Monte-Kristo en Esperanto,
Blogo pri interesaj kaj aktualaj eventoj en Litovio,
Plej popularaj libroj en la libroservo de UEA,
Senpagaj elŝutaĵoj de la Ondo,
Parporta Servo enhavas 1450 gastigantojn en 91 landoj!
La ‘Afrika Kompilo’ de Vinilkosmo,
Beneluksa Esperantokongreso kun Lingva Festivalo,
La 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Ukrainio,
Tomasz Chmielik iĝis nova prezidanto de la pola ILEI-sekcio,
Ĉion la plej bonan en la nova vivo-vojo por la viktimoj de la HERNO! - La 1a podkasto de Café Espéranto – monda kalendaro,
Facebook.
En la programo aperas E-muziko de ĴomArt kaj Nataŝa koncerte, Tone kaj Azaŭak (Emĉjo kaj Skyneo). Speciala muzika kontribuo de Éric – Inicialoj DC.
La sonmaterialon kolektis Sandrine kaj Patriko, Robĉjo, Laurent kaj Irek.
La elsendon kompilis Irek.
-
Mi havas komenton, ke mankas viaj komentoj kvankam amase vi elŝutas, kio rimarkeblas pro la statistikoj
-
Mi ĉiam aŭskultas kaj elŝutas sed ne ĉiam komentas!
Mi ŝategis la Himnon! Gratulon al Ĵomart kaj Nataŝa! Brakumon al VV! -
Mi devas diri tiu radio-programo estas vere bona laboro. Gratulojn gekaraj.
-
Mi ŝategas la podkastojn de Varsovia Vento. Mi ĝuegas la altan kvaliton de programoj kaj kreemon de kreantoj.
Apartan dankon pro la reklamo de Verda Filmejo.
4 komentoj
Komentfluo por tiu ĉi artikolo