Helpo

Trejnilo konsistas el du sekcioj traktantaj la saman lingvan materialon, laŭ du diversaj manieroj:


1. Tekstoj. En tiu sekcio troviĝas unuoj po 5 printeblaj Tekstoj de testoj, kiujn oni povas solvi tradicie, skribforme kaj kontroli poste helpe de aldonita ŝlosilo – Respondoj al la testo.

2. Testoj. En tiu sekcio troviĝas po 5 testo-unuoj, konsistantaj el pluraj ekzercoj kun diversaj solvendaj taskoj:
a. Skribi en la vortbreĉojn mankantajn vortojn, kies strukturo estas apudmentita enkrampe post la breĉo, ekz.: (˽ ˽ ˽ r ˽) signifas, ke temas pri 5-litera vorto, en kiu la litero r estas la kvara.
b. Skribi en la vortbreĉojn mankantajn vortojn, kies strukturo estas apudmentita enkrampe antaŭ la breĉo, ekz.: (…a-r…) signifas, ke temas pri vorto, en kiu aperas la literoj a kaj r.
c. Skribi la mankantajn vortojn surklakante submetitajn literojn en ĝusta sinsekvo.
d. Elekti el listo vortojn plej taŭgajn por la frazoj.

3. Por faciligi plenumon de la taskoj servas kelkaj klavoj.
a. Per la klavo „ Sufloru” la programo aldonas la sekvan literon de la mankanta vorto, tamen ĉiu suklako malgrandigas la poentojn je kelkaj procentoj.
b. Per la klavo „ ??? ” la programo montras strukturon de la mankanta vorto kun literoj korespondaj al radiko kaj afiksoj, tamen ĉiu suklako malgrandigas la poentojn je 50 %.
c. Alskribi ĉapelitajn literojn eblas klakante sur koncernajn klavojn lokitajn dekstre de la ekrano.
d. Per la klavo “ Kontrolu”, surklakenda post plenumo de la taskoj, aperas rezulto esprimita en %.
e. Per la klavo kun sagoj “maldekstren ”, kaj “dekstren” eblas aperigi la antaŭan respektive la sekvan ekzercon.
f. Per la klavoj kun sagoj “ <= ”, kaj “ => ” eblas aperigi la antaŭajn, respektive la sekvajn taskojn.
g. Per la klavo “Enhavo”, eblas reveni al la ekzerco-menuo.