Trejnilo de Esperanta Leksiko

(Testaro kun ŝlosilo )
Versio 1.0

         "Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem."
                                                                                                        Kabe




Kompilo kaj metodika prilaboro: Ryszard Rokicki
Ekzerca scenaro: Ryszard Rokicki

La programo estas destinita por partoprenintoj de mezgradaj Esperanto-kursoj,
kiuj deziras daŭrigi sian aventuron kun Esperanto kaj aŭtodidakte pliprofundigi kaj
progresigi konon de ties leksiko.

Trejnata vortprovizo ampleksas radikojn listigitajn en la Baza Radikaro Oficiala
kaj la frazaro estas ĉerpita el verkoj de la unuaj jardekoj de la XXa jarcento
(lingvouzo de la komencaj jaroj) kaj la XXIa (moderna lingvaĵo) jarcentoj, troveblaj
en la Tekstaro de Esperanto.

Ekzercoj estas kreitaj per programo Hot Potatoes kaj enĉapitrigitaj per Masher.