Lingvo:

Menuo

Estraro de PEA

Robert Kamiński

Agnieszka Mozer

Zofia Śmistek

Alina Mozer

Marek Mazurkiewicz

Kontakto

Ĉefa Estraro de PEA

str. Gen. W. Andersa 37

apartamento 59a

00-159 Warszawa

tel.: +48 720 912 520

pea@esperanto.pl

www.esperanto.pl

Vikipedio

facebook

Arkivoj

La 13-an de oktobro 2020 je la 17:30 ni prezentis filmon de Roman Dobrzyński “Vojaĝo al la Mondofino” kaj, kiel ĉiam, la aŭtoro aldonis interesajn rememorojn kaj historiojn pri la ekskursanoj kaj vojaĝo mem al Horn Kabo.

“Bonvenon al Armenio” – film Romana Dobrzyńskiego. Prezentacja poprzedzona, jak zawsze, interesującymi opowieściami o wrażeniach z podróży, o kulturze kraju, jego mieszkańcach i niespotykanej przyrodzie – od samego autora.

La 26-an de septembro okazis Ĝenerala Kunsido de PEA-anoj. Ĉefa Estraro de PEA kaj Ĉefa Ĝenerala Komisiono prezentis siajn raportoj. Kunsidantoj akceptis financan bliancon pro la jaro 2019. Laboro de Ĉefa Estraro estis aprobita kaj akceptita per Ĉefa Revizia Komisiono. Aperis ideo pri aktualigo de statuto. Pli da detaloj baldau.

Okaze de Eŭropa Tago de Lingvoj kiu okazos la 26-an de septembro ni traktis diversajn interesaĵojn pri lingoj kaj ni kontrolis nian scion pri lingvoj en diversaj ludoj.
Pli da informoj:
* https://edl.ecml.at/
* https://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropa_Tago_de_Lingvoj

Kune kun reprezentantoj de Ĉefa Estraro de PEA reprezentantoj de Varsovia Filio priparolis temon de proksimiĝanta sabata Ĝenerala Kunsido de PEA.

La 26-an de septembro 2020 en Varsovio okazos Ĝenerala Kunsido de anoj de Pola Esperanto-Asocio.

ĜK ekos je la 11:00 laŭ la unua termino kaj 11:30 laŭ la dua, en sidejo de PEA ĉe la strato Gen. W. Andersa 37, apartamento 59a.

Por la Ĉefa Estraro estus granda helpo se vi konfirmus vian ĉeeston sendante mesaĝon al pea@esperanto.pl

 

CC:BY; BY: VarsoviaFilio

Kune ni spektis filmon “Premia Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA” kreita kadre de #MondaFest2020

Ni invitas Vin spekti kaj ĝui: Vidu

Post plilongigita paŭzo kaj somera kaj pro kronviruso finfine okazis renkontiĝo dum kiu ni priparolis diversaj temoj interalie someraj renkontiĝoj, eventoj ktp.

Ni decidis ke ĉi-jare pro sekurecaj kialoj ni rezignas partopreni en Festo de Kvartalo Muranów. Ni ekscis ke Jarmark Kreatywności / Internacia Tago de Maljunaj Personej ne okazos pro pandemio. Al organizantoj de Scienca Pikniko estis sendita konfirmo pri nia partopreno en venontjara evento prokrastigita de 2020.

Estis pritraktita kalendaro de esperantaj eventoj laŭ la lasta Pola Esperantisto. Pri aktualaj okazaĵoj ni informos niajn klubanojn.

Ni gratulas al Roman Dobrzyński honoran mencion en Belartaj Konkursoj de UEA pro eseo “Halka kantas esperante”.

Estimataj Samideanoj!

Post longa diskuto, Pola Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Asocio, pro pandemio de kronviruso decidis ŝanĝi la tempon de la planita (29-a de majo – 5-a de junio 2020) Transponta Esperanto-Kongreso en Frankfurt – Słubice kaj okazigi ĝin venontjare.

La granda parto de la preparlaboro jam estas farita. Ni jam havas ideon kion ni volas fari, kaj la kondiĉoj por organizado estas certigitaj. Collegium Polonicum en Słubice kaj Universitato Viadrina en Frankfurto konfirmis akcepton de la kongreso en 2021.

Preciza dato de venontjara kongreso ankoraŭ ne estas elektita. (verŝajne la kongreso okazos inter la 21-a kaj 24-a de majo 2021, plus la daŭrigajn tagojn ĝis la 27-a por la fervonistoj). Aliĝkotizo por personoj el Pollando ne kreskos kaj ne superos pli ol 45 €. (Sendetepede de venontjara valoro de Euro). Pro tio PEA propnas al aliĝintoj lasi aliĝkotizonn en PEA bankokonto. Se malgraŭ tio iu volos, povas rericevi la enpagitan monon.

Deviga Ĝenerala Kunsido de PEA pro pandemio estas prokrastita je tri monatoj kaj verŝajne ĝi okazos ĝis fino de septembro. Pri ĝia organizo ni informos en la aparta komunikaĵo.

Nome de Ĉefa Estraro de PEA

Robert Kamiński, prezidanto

Jam aperis nova numero de Pola Esperantisto 1-2020. Cxu vi reabonis PE en 2020?
Kiel plej rapide aboni? Mendu ciferecan formon de PE, kiu kostas nur 25 zlotoj. (au 10 Euroj)

 

Enhavo de PE 1-2020

 
Robert Kamiński, Ne forgesu ĉi-jare subteni la Polan Esperanto-Asocion
PEA-estraro, Germana-Pola Esperanto-Kongreso 2020
Robert Kamiński, Ĉu la homaro povas paroli unu lingvon? – prelego en la muzeo „Polin”
Adam Wilkus, La novjara E-renkontiĝo en Bielsko-Biała
Irek Bobrzak, Vintra Renkontiĝo de “Wikimedia Polska”
www.pej.pl, PEJ-semajnfino en Triurbo!
Tyron Surmon, Neĝkovrite en Pollando
Robert Kamiński, Parolantaj poŝtmarkoj
Robert Kamiński, Malfacila problemo – nekropoloj de la estonteco
Evelyne Rotellini, Imitinda agado – Esperanto Plus
Robert Kamiński, Historio de rubaĵoj (unua parto)
Robert Kamiński, Solaris kaj Pirx – „polaj” stelo kaj planedo!
uea.org, Deklaro de UE okaze de la 75-a internacia datreveno de la holokaŭsto
Lidia Ligęza, Collegium Maius de la Jagelona Universitato en Krakovo
Roman Dobrzyński, Jean Forge aŭ Jan Fethke
Robert Kamiński, Adiaŭo de d-ro Józef Dąbrowski
Plena Manlibro de E-a Gramatiko, Rolvortetoj De rilate al verbo – dua parto
Roman Dobrzyński, Politiko en gramatiko
Viktor Lagutin, Bjalistoka fantazio
Łukasz Żebrowski, Manĝi en varsovia “Manĝo”
Peto de Koresponda Servo de Japana Esperanto-Instituto
Kalendaro de esperantaj eventoj
Pola Radio pri L. Zamenhof
Forpasis Gertruda Zofia Kowalczyk, Sławomir Sąsiadek, Józef Dąbrowski,
Andrzej Sochacki, La 3-aj Esperantaj Tagoj en Staszów, 05-07.05.1989

La Ĉefa Estraro rekomendas nuligi ĉiujn lokajn renkontiĝojn pro danĝero ligata kun COVID-19 ĝis malnuligo. Se  vi deziras okazigi renkontiĝon ni rekomendas kontaktiĝi rete kun samklubamnoj.